Tim BUTCHER (15a de Novembro 1967) estas angla verkisto kaj ĵurnalisto. Li estas la aŭtoro de Blood River (Sanga rivero, 2007), bazita sur sia aventura vojaĝo supreniranta kaj malsupreniranta la riveron Kongo. Blood River estis klopodo reveni laŭ la vojaĝo de Henry Morton Stanley laŭ la rivero Kongo dokumentita en Through the Dark Continent (Tra la malhela kontinento), kaj ĝi estis nomumita por la premioj "British Book Awards" de 2008.

Tim Butcher
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1967 (1967-11-15) (56-jaraĝa)
en Rugby
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Magdaleno • Rugby School vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Laborkampo ĵurnalismohistorio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aliaj gravaj verkoj estas Chasing the Devil (2010) kaj The Trigger (2014), ĉiuj vojaĝlibroj kiu miksas nuntempan aventuraron kun historio.

Li laboris en diversaj postenoj por la ĵurnalo The Daily Telegraph kaj poste por la BBC.

Kelkaj liaj verkoj temas pri Afriko kaj elstare Blood River, kiu estis tradukita al diversaj lingvoj, premiita kaj tre disvastigita. Ĝenerale temas ankaŭ pri sociaj aferoj: Li kunlaboras kun la neregistara organizo Oxfam, nome internacia konfederacio kiu laboras kontraŭ malriĉo kaj maljusteco.

Eksteraj ligiloj redakti