La Timaliedoj (Timaliidae) estas formoriĉa kaj specioriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes), kiu troviĝas ekskluzive en la Malnova Mondo. La plej multaj specioj de la Tomaliedoj loĝas en la tropikaj zonoj en Afriko kaj Sudazio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Timaliedoj

Garrulax perspicillatus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Timaliedoj Timaliidae
Genro: Preskaŭ 50. (Vidu tekston.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Timaliedoj pro la mallongaj, rondecaj flugiloj ne estas bonaj flugantoj. Ili saltas per siaj longaj, fortaj kruroj en la malsupraj regionoj de la arboj de branĉo al branĉo aŭ vivas sur la grundo. Ilia nutraĵo konsistas el insektoj, beroj kaj fruktoj, kiujn ili je malgrandaj grupoj serĉadas sur la arbarogrundo aŭ en la densa vegetaĵo de la arboj. Dum la nutraĵserĉado la birdoj daŭre restas en kontakto per laŭtaj, varioriĉaj vokoj kaj tiamaniere garantias la kunligitecon de la grupo

La nestoj estas aŭ pelvetoformaj aŭ suprefermitaj kun flanka enirejo.

Genroj kaj specioj (elektaĵo) redakti

Kelkaj ornitologoj kunprenas la Timaliedojn kune kun la Silviedoj al unu familio. La sistematika enordigo de kelkaj genroj kaj specioj al la Timaliedoj estas neklara kaj disputata. Nuntempe la Timaliidae, en la malnova larĝa senco, estas dividita en kvar familioj: la Timaliidae (strikta senco), la Pellorneidae, la Alcippidae, Leiothrichidae, Modulatricidae kaj la Pnoepygidae:

  • Timaliedoj (strikta senco), Timaliidae, 10 genroj, 57 specioj:
    • Timalia, 1 specio
    • Dumetia, 2 specioj, inter kioj specio antaŭe klasifika en la genro Rhopocichla
    • Mixornis, 5 specioj
    • Macronus, 2 specioj
    • Cyanoderma, 8 specioj
    • Spelaeornis, 8 specioj
    • Melanocichla, 2 specioj, eksemple:
    • Pomatorhinus, 10 specioj, inter kioj specio antaŭe klasifika en la genro Xiphirhynchus
    • Erythrogenys, 6 specioj
    • Stachyris, 13 specioj
  • Pelorneedoj, 13 genroj, 65 specioj:
    • Graminicola, 2 specioj
    • Turdinus, 3 specioj
    • Malacopteron, 6 specioj
    • Gampsorhynchus, 2 specioj
    • Schoeniparus, 7 specioj
    • Pellorneum, 15 specioj, inter kioj specioj antaŭe klasifikaj en la genro Trichastoma,
    • Laticilla, 2 specioj
    • Illadopsis, 9 specioj, inter kioj specioj antaŭe klasifikaj en la genro Ptyrticus
    • Kenopia, 1 specio
    • Malacocincla, 3 specioj
    • Gypsophila, 6 specioj
    • Ptilocichla, 3 specioj
    • Napothera, 6 specioj, inter kioj specioj antaŭe klasifikaj en la genroj Rimator kaj Jabouilleia [1]
  • Alcipedoj, 1 genro, 10 specioj:
    • Alcippe, 10 specioj
  • Moktimaliedoj, 15 genroj, 133 specioj:
  • Modulatricedoj, Modulatricidae, 3 genro, 3 specioj:
    • Arcanator, 1 specio
    • Modulatrix, 1 specio
    • Kakamega, 1 specio
  • Pnoepigedoj, Pnoepygidae, 1 genro, 4 specioj:
    • Pnoepyga, 4 specioj

Kelkaj specioj kioj antaŭe estis klasifikaj en la genro Timaliedoj, nun estas klasifikaj en el genro Paradoksornitedoj, Paradoxornithidae:

Kelkaj alaij specioj nun estas klasifikaj en el genro Bernieridae

  • Crossleyia
  • Hartertula
  • Oxylabes.

Aliaj reklasifikadoj: La antaŭaj genroj Lioptilus kaj Parophasma estas klasifikaj en el genro Sylvia, la antaŭa genro * Malia estas klasifika en el familio Locustellidae, la antaŭaj genroj * Micromacronus kaj Neomixis estas klasifikaj en el familio Cisticolidae, la antaŭa genro Mystacornis estas klasifika en el familio Vangidae, la antaŭa genro Pteruthius estas klasifika en el familio Vireonidae, la antaŭa genro Yuhina[2] estas klasifika en el familio Zosteropidae.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti