Timalo[1] estas fiŝo el la genro Thymallus de la ordo de salmonoformaj fiŝoj, familio de salmonedoj, kiuj vivas en nesala akvo, kun longa, alta dorsa naĝilo kaj grandaj skvamoj. Tiu genro estas ununura en la subfamilio Timalenoj, nome Thymallinae. La tipa specio estas Thymallus thymallus.

Plenkreska timalo.

La timaloj estas distingitaj de aliaj membroj de la salmoneda familio per siaj pli grandaj skvamoj, siaj malgrandaj buŝoj kun dentoj en la makzela osto, kaj plej rimarkinde, pro siaj altiraj, velformaj dorsaj naĝiloj. Tiu naĝilo estas pli longa ĉe maskloj kaj tre kolora, kun ruĝaj, oranĝaj, purpuraj aŭ verdaj makuletoj. Ankaŭ la korpo estas kolora; la dorsa surfaco estas malhelpurpureca ĝis bluecnigra aŭ griza, grade al malhelblua aŭ arĝentogriza flanke kaj griza aŭ blanka ventre. La korpo estas krome ornamita per svagaj malgrandaj malhelaj punktoj; tiuj estas multe pli nombraj ĉe junuloj.

Referencoj redakti

  1. Laŭ PIV [1] Alirita la 1an de Septembro 2017.