Monda heredaĵo de UNESKO

Timgad (arabe: تيمقاد) estas alĝeria ruinigita urbo ĉirkaŭ 40 km oriente de Batna. Tie troviĝas la ruinoj de la romia urbo Thamugadi, kiuj ekde 1982 estas parto de la Monda Heredaĵo de UNESKO.

Timgad
komunumo de Alĝerio • arkeologia loko • Roman city [+]

LandoAlĝerio

Koordinatoj35° 29′ 3″ N, 6° 28′ 7″ O (mapo)35.4842376.468666Koordinatoj: 35° 29′ 3″ N, 6° 28′ 7″ O (mapo)
Areo0,91 km² (90,54 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoTimgad
Tipo de heredaĵokultura
Jaro1982 (6)
Numero194
Areo0,91 km² (90,54 ha)
RegionoArabaj ŝtatoj
Kriterioj(ii) (iii) (iv)

Timgad (Alĝerio)
Timgad (Alĝerio)
DEC
Map
Timgad
Vikimedia Komunejo:  Timgad [+]
vdr
La arko de Trajano sur poŝtkarto de la fino de la 19-a jarcento

La sidlejo estis starigita en la jaro 100 laŭ ordono de la romia imperiestro Trajano, de Lucius Munatius Gallus, de la Legio III Augusta, kiel militista kolonio en loko ĝis tiama nesidlata. La Colonia Marciana Traiana Thamugadi situis en la romia provinco Numidia kaj montras la tipan kvadratan formon kun kvadrata erigo de fortikaj romiaj militistejoj. Fine de la antikvo Thamugadi estis grava sidejo de Donatismo.

La ejo estis deklarita monda kulturheredaĵo, ĉar oni ankoraŭ nun tre bone rekonas la tipan strukturon de romiaj urbofondaĵoj, kiu malvidebliĝis en aliaj romidevenaj urboj pro posta rekonstruado.

Timgad famiĝas en Alĝerio ankaŭ pro la ĉiujare en la malnova amfiteatro okazanta muzikfestivalo. Tiam kunvenas danc- kaj muzikgrupoj el Alĝerio kaj la najbaraj arabaj landoj. En la pasinteco la granda nombro de ĉeestantoj kaŭzis ree damaĝon al la ruinoj, kaj UNESKO plurfoje minacis ellistigi la ejon el la monda heredaĵo. Tial nuntempe estas konstruata moderna amfiteatro apud la ruinoj.

Fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

35°27′N 06°38'O Mapo