Timur MUCURAJEV (ankaŭ: Timur Mutsuraev, Timur Mutsurayev, ruse: Тимур Муцураев, naskiĝis la 25-an de julio 1976 en Grozno) - la plej konata ĉeĉena bardo. Aŭtoro kaj plenumanto de kantoj, kiuj rilatas al la rusa-ĉeĉena konflikto en Kaŭkazio. Timur Mucurajev havas karakterizan sonkoloron de la voĉo kun distingebla orienta vibrado. Li kantas en la rusa lingvo.

Timur Mucurajev
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1976 (1976-06-25) (47-jaraĝa)
en Grozno
Lingvoj ĉeĉenarusa
Ŝtataneco RusioSovetunioIĉkerio
Okupo
Okupo poeto • kantaŭtoro • karateisto
vdr

En la aĝo de 15 jaroj Timur iĝis majstro de Ĉeĉenio kaj Inguŝio en karateo, kaj post du jaroj similan sukceson gajnis en Rusio. Pluan sportan karieron ĉesigis en 1994 la Unua Ĉeĉenia milito. Li aniĝis al gerilanoj. Dum bataloj ĉe tiel nomata centra fronto li estis grave vundita. Dum resanigado li komencis kanti.

Iuj konsideras lin islama fanatikulo. Li ofte pritraktas islamon kaj ĝihadon en sia verkado.

Al la plej konataj kantoj apartenas: Grozno konata ankaŭ kiel Urbo Grozno (Грозный, Город Грозный!) kaj Jerusalemo (Иерусалим). Ĝis nun oni eldonis kelkajn muzikalbumojn. En Pollando aperis en 2004 kompakta disko "The Best of Timur Mutsuraev" kaj la aliaj "Gelayevsky Specnaz", "Edinobozhe", "Dzhohar", "Dvenatsat Tisyach Mudzhahedinov" eldonitaj de Komitato Libera Kaŭkazo.

En Pollando liaj surbendigaĵoj estas distribuataj de aktivuloj simpatiantaj kun ĉeĉenoj kaj de anarkiistoj. Akirita mono helpas al ĉeĉenaj ekzilitoj.

Junie 2008 Mucurajev revenis al Ĉeĉenio laŭ konsento de Ramzan Kadirov.