Timur kaj lia taĉmento

"Timur kaj lia taĉmento" (ruse Тимур и его команда) estas romano de la soveta kaj rusa aŭtoro Arkadij Petroviĉ Gajdar.

Тимур и его команда
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Arkadij Gajdar
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1940
Eldonejo Detskaya Literatura
Ĝenro novelo
vdr
Kovrilpaĝo de A. Gajdar: Timur kaj lia taĉmento, trad: E. S. Pervertajlo; HEA, 1982

Tiu ĉi mallonga romano estas la plej fama el la verkoj de Gajdar. En ĝi li priskribas junularan grupon, kiu en rusa vilaĝo helpas al la postrestintaj virinoj kaj familioj ĉe la solvado de ĉiutagaj problemoj.

"Timur kaj lia taĉmento" fariĝis lerneja legaĵo en Sovetunio kaj en aliaj t.n. realsocialismaj landoj, kie laŭ la donita ekzemplo grandnombre fondiĝis "Timuraj taĉmentoj".

"Gajdar...(kapablas)...senpere enrigardi en la delikatan infanan animon kaj atente tuŝi ĝiajn plej sentemajn kordojn. Gajdar bone scias, ke la plej grava en la vivo de la infanoj estas la ludo - la senfina kaj alloga infana ludo, kaj pere de sia romano...proponas al la infanoj interesan kaj noblan ludon.
La kuraĝa knabo formas taĉmenton el infanoj kaj la celo de tiu-ĉi taĉmento estas helpi al la olduloj kaj malsanuloj. La taĉmento de Timur aperas tie, kie iu bezonas helpon. la laboremaj taĉmentanoj kaŝe helpas al la homoj kaj tiamaniere la taĉmento ĉiam restas en sekreto.
En sia romano Gajdar ne predikas, ne mentoras. Li nur majstre kaj alloge priskribas la neordinarajn aventurojn de siaj herooj kaj tiel li nerimarkeble inspiras al la junuloj homamon kaj noblajn agojn." (el recenzo de Georgi Mihalkov en Hungara Vivo 1982-5)

Esperantlingvan tradukon, faritan de E. S. PERVERTAJLO kaj R. GRINŜPAN (kantoj), eldonis Hungara Esperanto-Asocio en Budapeŝto 1982 (ISBN 963-571-079-8).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.