Tindolo

Tindologranda kokcinio (Coccinia grandis) estas utilplanto el la familio de la kukurbacoj (Cucurbitaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
tindolo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Coccinia
Specio: C. grandis
Coccinia grandis
(L.) VOIGT
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
frukto.
floroj kaj fruktoj.

Priskribo redakti

Tindolo estas multjara herba grimpplanto kun tuberoj, kiu formas glatan tigon de ĝis 5 m longeco. La simplaj folioj sidas alterne, kaj havas 5 ĝis 55 mm longan pedunklon. La foliplato havas la mezuron de 3 ĝis 11 cm oble 3 ĝis 13 cm kvineĝa ĝis manforma loba kun korforma ĝis sagforma folibazo. Pro la foliformo, kiu similas al hedero la planto ankaŭ nomiĝas “hedera kukurbo”. La folirando estas denta.

La specio estas (dioika). La floroj staras plej ofte unuope en foliakseloj, tre malofte en malofte florantajn florarojn. Ili estas blankaj en Azio kaj kremkolore blankaj en Afriko. La pedunklo estas ĝis 32 mm longa. La sepaloj estas 1,2 ĝis 3,5 mm longaj kaj kvinnombraj. La petaloj estas 1,7 ĝis 4 cm longaj kaj same kvinnombraj. La anteroj de la tri stamenoj estas kunkreskinta al kolono.

 
floro

La karpelo estas triparta, epigina kaj havas multajn ovariojn. Ekzistas pistilo kun tri lobaj stigmoj. En inaj floroj ekzistas tri malgrandaj stamenetoj (staminodio).

La frukto estas karneca, skarlate ruĝaj kirasberoj de 60 mm longeco kaj globa ĝis elipsoida formo. Ili estas ĉ. 35 mm larĝaj.

Disvastiĝo redakti

La specio hejmiĝas de Afriko ĝis Sudorienta Azio kaj Malajzio kaj estas kultivataj tie. En aliaj regionoj de la Tropikoj ĝi estas invada planto.

Bildaro redakti

Uzado redakti

La maturaj fruktoj estas manĝataj krudaj aŭ kanditaj. Folioj kaj junaj ŝosoj kaj nematuraj fruktoj estas kuirataj kiel legomo. Diversaj plantpartoj estas uzataj medicine. Kelkfoje la specio estas uzata kiel ornamplanto. Folioj kaj la junaj ŝosoj estas relative riĉaj je kalio, fero, zinko kaj seleno. Ankaŭ la aminoacida konsisto de la proteinoj estas konvena al la homo.[1].

Invada specio redakti

 
.

En multaj tropikaj regionoj la planto estas invada planto. En Guamo, Saipano kaj Havajo ĝi subpremas la hejmajn plantojn.

Referencoj redakti

  1. Xu YouKai, Liu HongMao, Dao XiangSheng: The nutritional contents of Coccinia grandis and its evaluation as a wild vegetable. Acta Botanica Yunnanica, Band 25, 2003, S. 680-686 (Abstract)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti