Tiocianatoj (antaŭe ankaŭ nomataj rodanidoj) estas la saloj kaj esteroj de la nekonstanta Tiociana acido HSCN. La nomo „rodanido“ devenas de la greka vorto Ρόδος (rodos) por "ruĝa" respektive "rozo", ĉar fero-III-tiocianato havas malhelruĝan koloron. La saloj plej facile havigeblas per fando de la koncernaj cianidoj pere de sulfuro. ´

Tiocianata anjono

Kalia tiocianato estas la plej konata salo, kiu uzatas interalie cele al la pruvo de fero3+-jonoj, en kio ekestiĝas la supre jam menciata malhelruĝa fero-III-tiocianato Fe(SCN)3.

La tiocianida jono (SCN) en ĥemiaj kompleksoj povas ligiĝi al la centra atomo kaj pere de la nitrogena kaj pere de la sulfura atomo. Tial ĝi en la spektroĥemia serio aperas dufoje. Laŭ sia ĥemiaj ecoj ĝi similas al la halogenidoj kaj tial foje nomatas en la grupo de "pseŭdohalogenidoj".

La homa hepato produktas tiocianatojn dum la digesto de cianidoj pere de specifa enzimo (nomata "rodanido-sintetazo"). Ankaŭ el iuj nutraĵoj kiel ekzemple brasikoj tiocianatoj povas esti enzime havigataj. Ĉar la tiocianata jono malfaciligas la absorbon de jodo en la tiroidon, la manĝado de troaj kvantoj de brasiko (laŭ specoj necesas 500 gramoj ĝis pluraj kilogramoj potage) povas subteni malsanan troŝveliĝon de la tiroido. Krome en la homa korpo tiocianatoj ankaŭ ekzistas en la metabolo de tabakaj produktaĵoj.

Tiocianatoj
Metila tiocianato
Etila tiocianato Propila tiocianato Izopropila tiocianato Fenila tiocianato
Metila tiocianato
Etila tiocianato
Propila tiocianato
Izopropila tiocianato
Fenila tiocianato
Benzila tiocianato
Fenetila tiocianato Natria tiocianato
Tiocianata acido
Tiocianata jono
Benzila tiocianato
Fenetila tiocianato
Natria tiocianato
Tiocianata acido
Tiocianata jono

Vidu ankaŭ redakti