La tipaj kokoj estas la kvar vivantaj specioj de birdoj el la genro Gallus de la Kokoformaj birdoj, kiuj loĝas nature en Barato, Srilanko, Sudorienta Azio kaj Indonezio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tipaj kokoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Emberizidae
Genro: Gallus
Genroj de subdivizioj
  • Gallus gallus
  • Gallus lafayetii
  • Gallus sonneratii
  • Gallus varius
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri grandaj birdoj, kun kolorplenaj maskloj, sed tamen malfacile videblaj en la densa vegetaĵaro kie ili loĝas.

Kiel ĉe multaj birdoj de la familio de Fazanedoj, la masklo ne partoprenas en la kovado de la ovoj aŭ la idozorgado de la frumaturaj idoj. Tiujn taskojn plenumas la senkolora kaj bone kamufla ino.

La tipaj kokoj estas semomanĝantoj, sed ili manĝas ankaŭ insektojn, ĉefe la junuloj.

Unu el la specioj en tiu genro, nome la Bankiva koko, estas de historia gravo kiel la verŝjana praulo de la hejmigita koko, kvankam oni sugestis, ke ankaŭ la Griza koko estus implikita.[1]

La Srilanka koko estas la Nacia birdo de Srilanko.

Specioj redakti

Prahistorie la genro Gallus troviĝis en la tuta Eŭrazio; fakte ĝi ŝajne evoluis en sudorienta Eŭropo. Oni priskribis kelkajn speciojn el fosilioj, sed ties distingeco ne estis firme decidita en ĉiuj kazoj:

  • Gallus aesculapii (Fina Mioceno/Komenca Plioceno de Grekio) - eble apartenas al Pavo
  • Gallus moldovicus (Fina Plioceno de Moldavio) - foje misliterumita moldavicus, povus esti sinonimo de Pavo bravardi
  • Gallus beremendensis (Fina Plioceno/Komenca Pleistoceno de Or Eŭropo)
  • Giganta koko Gallus karabachensis (Komenca Pleistoceno de Montara Karabaĥo)
  • Gallus tamanensis (Komenca Pleistoceno? de Tamana Duoninsulo)
  • Gallus kudarensis (Komenca/Meza Pleistoceno de Kudaro, Sud-Osetio)
  • Gallus europaeus (Meza Pleistoceno de Italio)
  • Gallus sp. (Meza/Fina Pleistoceno de Kavo Trinka, Moldavio)
  • Gallus imereticus (Fina Pleistoceno de Gvardjilas-Klde, Imeretio)
  • Gallus meschtscheriensis (Fina Pleistoceno de Soungir, Rusio)
  • Gallus georgicus (Fina Pleistoceno - Komenca Holoceno de Kartvelio)
  • Gallus sp. (Fina Pleistoceno de Kavo Krivtĉa, Ukrainio)
  • Gallus sp. (Komenca Holoceno de la regiono Dnieper)

Referencoj redakti

  1. Eriksson J, Larson G, Gunnarsson U, Bed'hom B, Tixier-Boichard M, et al. (2008) Identification of the Yellow Skin Gene Reveals a Hybrid Origin of the Domestic Chicken. PLoS Genet January 23, 2008 [1] Arkivigite je 2012-05-25 per Archive.today.