Tippu Tip, Tippu TibTippo Tip (naskiĝis en 1837, mortis la 14-an de junio 1905), vera nomo Hamad bin Muḥammad bin Jumah bin Rajab bin Muḥammad bin Sa‘īd al-Murghabī (arabe: حمد بن محمد بن جمعة بن رجب بن محمد بن سعيد المرجبي‎) estis svahila-zanzibara sklavkomercisto. En la regiono de Afrikaj Grandaj Lagoj li estis konata kiel Tippu Tip, laŭ la sono, kiun faris liaj pafiloj. Li estis eburkomercisto, esploristo, kultivejo-posedanto kaj guverniestro, kiu laboris por la sultanoj de Zanzibaro. Li ankaŭ vendadis sklavojn por kariofilo-kultivejoj en Zanzibaro. Tippu Tip gvidis multajn komercajn ekspediciojn en Centra Afriko, kie konstruadis komercocentrojn kaj malmultekoste aĉetadis eburon de la lokanoj.

Tippu Tip

Li renkontis kaj helpis al multaj esploristoj de Afriko, interalie Henry Morton Stanley kaj David Livingstone.