Tiradentes, esperante La Dentformetanto, (laŭvorte "dentotiranto", prononcata "ĉiradenĉis" [tʃiɾɐˈdẽtʃis]) estas kromnomo de Joaquim José da Silva Xavier (prononcata "Ĵŭakin Ĵoze da Siŭva Ŝavieh" [ʒwaˈkĩ ʒuˈzɛ dɐ ˈsiwvɐ ʃɐviˈɛʁ]) (naskiĝis en São José, nuna Tiradentes (urbo) 1746, mortis en Rio-de-Ĵanejro 21-a de aprilo 1792), pioniro de la brazila lukto por sendependo. Li malsukcesis kaj estis pendumita de la portugaloj.

Tiradentes
Persona informo
Naskonomo Joaquim José da Silva Xavier
Naskiĝo 12-an de novembro 1746 (1746-11-12)
en Minas-Ĝerajso
Morto 21-an de aprilo 1792 (1792-04-21) (45-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortokialo pendumo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Kolonia Brazilo
Okupo
Okupo dentistomilitisto • politika aktivisto • ministo • revoluciulo
vdr
Tiradentes kvaronumita - Pedro Américo (1893).

Li estis filo de modestaj kamparanoj apud vilaĝo São José, nun honore al li nomata Tiradentes, proksime al São João del-Rei. Li provis multajn metiojn, kiel dentisto, ministo, komercisto kaj inĝeniero, ĝis aliĝi kiel leŭtenanto en la 4-a Kompanio de Drakoj de Minas Gerais.

Li partoprenis politikan movadon konatan kiel Inconfidência Mineira ("Perfido de Minas Gerais"), kiu intencis provoki ribelon kontraŭ portugala regado. Ĝin inspiris la sendependo de Usono. Tiradentes ĉiam legis verkojn de Thomas Jefferson.

La movado fiaskis ĉar kolonelo Joaquim Silvério dos Reis, unu el movadanoj, perfidis siajn kunulojn kontraŭ mono kaj nobela titolo.

Tiradentes estis kondamnita pro "alta perfido" kontraŭ portugala krono, li estis pendumita kaj lia korpo kvaronumita en la 22-a de aprilo 1792.