Tiranosaŭroideoj (Tyrannosauroidea = "tirano-lacert-similaj") estis membroj de superfamilio de karnovoraj dinosaŭroj. En ĉi tiu grupo estis la familio de tiranosaŭredoj, en kiu siavice estis la bone konata tiranosaŭro. Ĉi tiu artikolo pritraktos la pli bazajn ("primitivajn") membrojn de la tiranosaŭroidea superfamilio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tiranosaŭroideoj
Troveblo de fosilioj: Ĵurasiokretaceo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
(senranga familio) Celurosaŭroj Coelurosauria
Superfamilio: Tiranosaŭroideoj Tyrannosauroidea
Osborn, 1905
Familioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Klasado kaj difino redakti

La superfamilion Tyrannosauroidea unue nomis Henry Fairfield Osborn en 1905. En moderna paleontologia esplorado oni malofte uzas taksonojn de ĉi tiu rango. Precizan kladistikan difinon de tiranosaŭroideoj unue donis Paul Sereno en 1998: Tyrannosaurus rex kaj ĉiuj specioj pli proksimaj al Tyrannosaurus ol al modernaj birdoj. En la jaro 2004 Thomas Holtz proponis potenciale pli limigan difinon: Tyrannosaurus rex kaj tiuj specioj pli proksimaj al tiranosaŭro ol al deinoniko, ornitomimo, aŭ alosaŭro [1] Arkivigite je 2007-12-26 per la retarkivo Wayback Machine.

Priskribo redakti

Tiranosaŭroideoj karakteriziĝas ĉefe laŭ komunaj skeletaj strukturoj, precipe laŭ la frapa strukturo de iliaj koksostoj kaj la kunfandiĝo de nazostoj. Al fruaj tiranosaŭrideoj mankis la tipaj larĝaj, masivaj kranioj kaj reduktitaj brakoj de iliaj pli evoluintaj posteuloj. Ĉi tiuj fruaj specioj kutime havis mez- ĝis malgrandajn kraniojn kompare kun ilia korpograndeco, pli malpezan, gracilan korpostrukturon, kaj longajn, tri-fingrajn brakojn. Al la plimulto mankis la frapaj bananoformaj (D-formaj en kversekco) dentoj de la tiranosaŭredoj. Almenaŭ supraĵe ili aspektis pli similaj al la celuredoj ol al postaj tiranosaŭroideoj. Iuj esploristoj sugestas ke iuj aŭ ĉiuj el la ĝis nun konataj celuredoj eble estas fruaj tiranosaŭroideoj, kvankam oni ankoraŭ faris rigoran esploradon kiu povus pruvi aŭ malpruvi ĉi tiun hipotezon [2] Arkivigite je 2007-07-12 per la retarkivo Wayback Machine.

  • Pezo: ĝis 6,4 tunoj
  • Longeco: ĝis 14 metroj
  • Loko trovata: Okcidenta Eŭropo, Nordameriko, Centra kaj Orienta Azio (dependas de la specio)
  • Epoko: ? Meza ĵurasio ĝis malfrua kretaceo (la plej malnova dinosaŭro certe tiranosaŭroideo vivis dum la frua parto de la malfrua ĵurasio, sed iliosuĥo (Iliosuchus), eble frua tiranosaŭroideo, vivis dum la batonio).

Notu: La supra difino estas vera por ĉiuj tiranosaŭoideoj, inkluzive la tiranosaŭredojn. La fruaj tiranosaŭroideoj ĝenerale estis malgrandaj kaj vivis inter la mezo de la malfrua ĵurasio kaj la frua kretaceo, kvankam iuj primitivaj tiranosaŭroideoj (kiel driptosaŭro) travivis ĝis la malfrua kretaceo.

Plumoj redakti

La solaj konataj haŭtpremaĵoj de frua tiranosaŭroideo venas de fosilio de Dilong paradoxus. La haŭtpremaĵo montras plenan kovraĵon de simplaj plumoj kun du-branĉa strukturo simila al tiu ĉe la plumoj de moderna kivio kaj la parenca dinosaŭro sinosaŭropterigo (Sinosauropteryx). Kvankam neniuj aliaj haŭtpremaĵoj de aliaj primitivaj membroj de ĉi tiuj superfamilio estas konataj, estas verŝajne ke almenaŭ la pli malgrandaj specioj ĉiuj havis similan plumokovraĵon.

Krestoj redakti

Almenaŭ unu specio de frua tiranosaŭroideo, guanlongo (Guanlong), portis delikatan ostecan kreston surkape. Iuj teropodoj kiel proceratosaŭro kaj monolofosaŭro havis similan kapornamaĵon.

Listo de specioj redakti