Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tirso de Molina (metroo de Madrido).

Tirso de Molina estis kaŝnomo de frato Gabriel Téllez, (Madrido, 1579 - Almazán, 12-a de marto 1648) unu el la plej konataj teatro-aŭtoroj de la 17-a jarcento en Hispanio en la nomata Hispana ora epoko.

Tirso de Molina
Persona informo
Naskonomo Gabriel José López y Telléz
Aliaj nomoj Tirso de Molina
Naskiĝo 24-an de marto 1579 (1579-03-24)
en Madrido,  Reĝlando de Kastilio
Morto 20-an de februaro 1649 (1649-02-20) (69-jaraĝa)
en Almazán,  Reĝlando de Kastilio
Tombo Almazán
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Alcalá de Henares
Subskribo Tirso de Molina
Okupo
Okupo dramaturgo • poeto • verkistohistoriisto
vdr

Vivo redakti

Iam oni asertis, ke li estis nelegitima filo de la Duko de Osuna, sed tio hodiaŭ ne defendeblas ĉar li estus bezoninta papan permeson por eniri en monaĥa Ordeno de la Merced. La Duko de Osuna estis tiam tro maljuna kaj krome li estis en Napolo. Aliflanke la naskiĝdokumento kiu pravigus tiun filecon estas ne facile legebla kaj naskigas Tirso de Molina en 1584, spite la plej akceptata naskiĝjaro 1579. Aliflanke neniu el liaj samtempaj malamikoj uzis tiun kritikkialon, kian aliaj kritikistoj uzus.

Li lernis el la teatro de Lope de Vega, kiun li konis estante studento en universitata urbo Alcalá de Henares, proksime de Madrido. Komence de 1601 li jam estis monaĥo en monaĥejo Sankta Antolino de Guadalajara [Gvadalaharo], kie li estis ĝis 1605. Li ekverkis en 1606 en Toledo; eble per El divino colmenero (La dia abelisto), religia dramo ludota dum la Difesto de 1607. Ĉirkaŭ tiu epoko li konis persone la famegan aŭtoron Lope de Vega kaj de tiam ĉiam li imitos lin, sed Lope neniam aprecis Tirson, kiu loĝos en Toledo ĝis 1614 krom vojaĝoj al Galegio, Salamanko, Lisbono, ktp.

Li verkis pri religiaj temoj, sed ankaŭ satirojn, teatraĵojn, kio problemigis lian rilaton kun ekleziaj aŭtoritatuloj; pro tio li retiriĝis el 1614 ĝis 1615 al monaĥejo de Estercuel [Esterkuel’] en Aragono. El 1616 ĝis 1618 li loĝis en Domingo (Karibo) kie li profesoris pri teologio dum tri jaroj en universitato kaj partoprenis en aferoj de sia monaĥordo. Tio ebligis, ke li konas historion pri la amerika konkero kion li uzos poste en sia verkaro.

Li revenis en 1618 en Madridon kie el 1624 ĝis 1633 publikigis la kvin Partoj de liaj komedioj; li estis denoncita kiel aŭtoro de kontraŭreligiaj tekstoj kaj oni malpermesis lin daŭre verki -per mallibero en la monaĥejo de Cuenca [kuenka] kaj minaco de ekzilo aŭ eĉ ekskomunikon-, sed li “inventis” nevon kiu eldonos lian verkaron kaj krome malgraviĝis la reformema politiko de la Reformiga Konsilantaro kreita de Grafo-Duko de Olivares. Antaŭe, en 1622 li partoprenis poezian konkurson honore al la sanktigado de Isidro Labrador. En 1626 li loĝas en Madrido kaj ricevas postenon de prelato en Trujillo [truĥijo] kie li loĝas ĝis 1629, kiam li revenas en Toledon kaj eble al Madrido.

El 1632 ĝis 1639 li estis en Katalunio kaj tie li ricevis postenon de difinisto kaj kronikisto de sia monaĥordo; tiele li verkis la Ĝeneralan Historion de la ordeno de la Merced, kiun ekas en 1632 kaj finas en 1639. En tiu lasta jaro la papo Urbano la 8-a majstrigis lin. Sed polemikoj kun liaj samordanoj denove ekziligas lin en Cuenca en 1640. Lastajn jarojn li loĝas en Soria [sorja] de kies monaĥejo li iĝis prelato en 1645; li mortiĝis en tiu provinco, en Almazán, en 1648.

Graveco redakti

Oni akceptis ĉiam, ke dum la 17ª jarcento konstruis kaj popularigis hispanan teatron Lope de Vega kaj liaj imitantoj, inter ili krom Tirso estis Juan Ruiz de Alarcón (1581-1639), Luis Vélez de Guevara (1579-1644), Guillén de Castro (1569-1631), Antonio Mira de Amescua (1574-1644), ktp. El ili, krom Lope de Vega, la unua gravovico okupus ĉu Tirso ĉu Ruiz de Alarcón depende de la kritikistoj.

Tiu teatra skolo uzis hispanecajn temojn -ĉu historiajn ĉu religiajn ĉu amajn-, aktivegajn rakonterojn per liberega trouzo de strofo-, tempo- kaj lokoŝanĝoj. Tiu teatrotipo estis vere popola kaj pro tio ankaŭ la teatraĵoj de Tirso de Molina estis konataj kaj ŝatataj de la tiama publiko. Ene de tiu skolo la teatraĵoj de Tirso elstaras pro kelkaj ecoj, ekzemple la intereso kiun ricevas la inaj roloj kaj la aktivaj ludoj kiujn tiuj devas rolludi ekzemple per kaŝoj aŭ ĉefe per alivesti sin en viron, kion multaj aliaj aŭtoroj faris tiam -Lope de Vega en almenaŭ cento da teatraĵoj-, sed kio ŝokis tiujn kontraŭulojn kiuj vidis tion nedece en monaĥo.

Verkaro redakti

Kvankam hodiaŭ estas konataj nur sesdeko da liaj teatraĵoj, oni diras, ke li verkis ĉirkaŭ tricent aŭ kvarcent; la atribuado de tiuj verkoj estas hodiaŭ malfacilega. Liaj rakontoj estas komplikaj, sed li sciis iste kiel allogi la spektantaron per uzo de intrigo. Liaj roloj -ĉefe de virinoj- estas pli homaj kaj interesaj ol aliaj de liaj samtempuloj.

Ni haltu ĉe tri el liaj verkoj. Kvankam unu el la komedioj ŝajne verkita de li -kaj dum multaj jaroj al li atribuita- influigis gravece la mondan kulturon kiel ĝermo de la mito de Don Juan [ĥuan’] El burlador de Sevilla y convidado de piedra (La sevila tromploganto kaj ŝtona invitito), nunaj kritikistoj kliniĝas akcepti tiun verkon kiel tasko de teatristo kaj aktoro Andrés de Claramonte [klaramonte], aŭtoro ankaŭ de La stelo sevila.

Alia fama verko lia estis la teologia dramo El condenado por desconfiado (Damnita pro malfido), kiu respegulas religian polemikon inter la destinpovo kaj la libera decido, preferata de ortodoksuloj katolikaj. En ĝi aperas la vivo de viro tre sankta kiu nur je la fino de sia vivo dubas, tio estas, pekas kaj pro tio damniĝas je infero.

Don Gil de las calzas verdes (Don Ĥil, la verdakulotulo) estas ero de la plej popola parto de lia verkaro. En ĝi aperas ina rolo tre moderna, ĉar ŝi post tromplogo farita de amanto ne dubas persekuti lin kaj alivesti je viro por tio. Tiele alivestita, ŝi igas ke aliaj virinoj enamiĝas je ŝi-li. Krome ankaŭ la persekutato alivestiĝas por eskapi. Tiu situacio komplikiĝas pli kaj pli je granda publikoŝato. Aldone la tiama publiko –ĉefe viroj– tre ŝatis vidon de aktorino ludanta virrolon –oni povis vidi ŝiajn krurojn nur enpantalonajn kaj ne enjupajn! – kaj krome ŝi-li enamigis aliajn virinojn, eĉ tro moderna laŭ la epoko.

Teatraĵoj redakti

  • El burlador de Sevilla y convidado de piedra (La sevila tromploganto kaj ŝtona invitito)
  • El condenado por desconfiado (Damnita pro malfio)
  • Santa Juana
  • No le arriendo la ganancia
  • La mujer que manda en casa( Edzino hejmregisto)
  • La mejor espigadora
  • La vida y muerte de Herodes
  • La venganza de Tamar (La venĝo de Tamar)
  • La ninfa del cielo
  • La dama del Olivar
  • Todo es dar en una cosa
  • Amazonas en las Indias
  • La lealtad contra la envidia
  • El cobarde más valiente
  • La prudencia en la mujer
  • El colmenero divino (La dia abelisto)
  • El laberinto de Creta
  • El vergonzoso en palacio( La hontulo ĉe palaco)
  • Marta la piadosa
  • Don Gil de las calzas verdes (Don Ĥil, la verdakulotulo)
  • La gallega Mari-Hernández
  • La villana de Vallecas
  • Desde Toledo a Madrid
  • Por el sótano y el torno
  • El castigo del penseque
  • Los Amantes de Teruel

Prozo redakti

  • Los cigarrales de Toledo (1621)
  • Historia de la orden de la Merced
  • Deleitar aprovechando (1635)

Vidu ankaŭ redakti