Tiszalök

Hungaria urbo

Tiszalök [tisalok] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Tiszavasvári.

Tiszalök
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4450
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 373  (2023) [+]
Loĝdenso 91 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 1′ N, 21° 23′ O (mapo)48.01972222222221.377777777778Koordinatoj: 48° 1′ N, 21° 23′ O (mapo) [+]
Areo 58,73 km² (5 873 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Tiszalök (Hungario)
Tiszalök (Hungario)
DEC
Tiszalök
Tiszalök
Situo de Tiszalök

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tiszalök [+]
vdr
Pramo tra Tiso

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Tiszalök situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra flanko de Tiso, laŭ flankovojoj, fine de fervojo el Nyíregyháza. Aŭtoŝoseo M3 el Budapeŝto estas proksime. Pramo funkcias tra la rivero.

Historio redakti

Ĝia ĉirkaŭo estis loĝata ekde la hungara landokupo (895), arĥeologoj malkovris tie la unuan pruveble Arpad-epokan vilaĝon de la departemento, sed pli fruaj trovaĵoj devenas el la neolitiko kaj de avaroj.

La loko estas menciita unufoje en 1265, ĝi havis rajtojn de kampara urbo ekde 1700-aj jaroj ĝis 1893. En 1870 ĝi iĝis distriktejo de Szabolcs, en 1992 urbo.

La komunumo tutlande famiĝis danke al konstruo de la akvoŝtuparo kaj akvocentralo, apogante la ŝipveturadon sur la Tiso. La ŝveliga instalaĵo estis finkosntruita en 1954, la ŝipa kluzo en 1958, la turbinoj de la akvocentralo (11,5 megavattoj) funkcias ekde 1959. Estas nepre menciinda, ke ĉirkaŭ 1950 inter la laboristoj troviĝis multnombre trudlaboristoj, kiuj nomiĝis tiutempe "malamikoj de la laborista popolo".

 
Kulturdomo

Parto de la ŝveligita akvo defluas tra la tie eliranta Orienta ĉefkanalo, krome ekzista la alia Okcidenta ĉefkanalo.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Tiszalök naskiĝis:

Fontoj redakti

  • WikiTrans