Titulara episkopujo

Titulara episkopujotitulara sidejo en la Katolika Eklezio estas iama episkopujo kiu ne plu funkcias aŭ ne plu estas uzata. Tio povas okazi precipe pro du kaŭzoj:

  • pro teritoria reorganizado,
  • aŭ ĉar la iamaj eklezianoj loĝantaj en la teritorio estis forpelitaj, aŭ akceptis alian religion.

La unuaj titularaj episkopujoj ekestis dum la islama konkero de antaŭe kristanaj regionoj en Norda Afriko kaj Okcidenta Azio. Forpelitaj episkopoj plu tenis siajn titolojn, en la komenco esperante ke ili iam reakiros siajn episkopujojn, tiam nomatajn latine in partibus infidelium = en zonoj de nefideluloj.

Kiam episkopujo ĉesas funkcii, povas okazi ke ĝi plu estas registrita en la Pontifika Jarlibro kaj uzata por krei titularan episkopon, kontraste al dioceza episkopoepiskopuja episkopo, kiu gvidas fakte ekzistantan episkopujon. Titulara episkopo ofte havas rolon de helpepiskopo, kiu asistas diocezan episkopon plenumi sian laboron, aŭ havas altrangan eklezian postenon kiu postulas la episkopan ordinadon, ekzemple ŝarĝitaj de la Apostola seĝo al administraj aŭ diplomataj oficoj: tiuj prelatoj ĝenerale konservas la titularon de la aboliciita diocezo ankaŭ pro la motivo ke laŭ la kanona juro neniu povas esti ordinita episkopo sen la titulara diocezo, reala aŭ historia.

Alikaze, tamen, povas okazi ke la titulara sidejo neniam pasinte ekzistis, sed la titulareco estis kreita nur lastatempe.

Same ekzistas ankaŭ titularaj ĉefepiskopujoj, kun titularaj ĉefepiskopoj.

Papo Leono la 13-a, per la Apostola letero In suprema de la 10-a de junio 1882, modifis la titularan “episkopojn in partibus infidelium” al “titularaj episkopoj”.

La listo de la titularaj sidejoj de la Katolika Eklezio estis (decembro 2010) entute 2085. [1]

Titularaj episkop(uj)oj ekzistas ĉefe en la romkatolika eklezio, malofte en ortodoksaj eklezioj.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Listo de la romkatolikaj titularaj episkopujoj en la mondo troviĝas ĉe: