Titulcia estas hispana municipo de la Madrida Regiono apartenanta al la Komarko Las Vegas. Ĝi havas 1.184 loĝantojn, kaj etendiĝas sur 9,9 km². Ĝi troviĝas je 39 kilometroj de Madrido. Laŭ kelkaj arkeologiaj eltrovaĵoj, ĝi havas prahistorian originon kaj ĝi situas en la kunfluejo de la riveroj Ĥaramo kaj Taĥunjo.

La rivero Ĥaramo en la urbeto.

Ĝia nuna nomo estas nova; ĝi estiĝis per dekreto de Fernando la 7-a en 1814. Antaŭ ĉi tiu dato la urbeto nomiĝis, ekde la 12a jarcento, kiel Bayona de Tajuña.