Tivadar Rédey [rEdei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rédey Tivadar estis hungara bibliotekisto, literaturhistoriisto, kritikisto, poeto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1947), membro de Societo Kisfaludy (1934), membro de Societo Vajda János. Lia edzino estis Mária Hoffmann, la unua hungara ina bibliotekisto.

Tivadar Rédey
Persona informo
Naskonomo Rédey Tivadar Vilmos Mihály
Naskiĝo 18-an de junio 1885 (1885-06-18)
en Budapeŝto
Morto 25-an de januaro 1953 (1953-01-25) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Mária Hoffmann vd
Parencoj Ferenc Zámor vd
Profesio
Okupo bibliotekisto • theatre historian • literaturhistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tivadar Rédey [1] naskiĝis la 18-an de junio 1885 en Budapeŝto. Li mortis la 25-an de januaro 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tivadar Rédey frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li kune lernis kun Mihály Babits. En 1911 li eklaboris en Hungara Nacia Muzeo, sed jam tiam li verkis poemojn. Li edziĝis, la loĝejo iĝis renkontejo de literaturamantoj. Li verkis artikolojn ekzemple en Nyugat kaj Napkelet, sed liaj kritikoj aperis en diversaj gazetoj. Post la 2-a mondmilito li pensiuliĝis en Tutlanda Biblioteko Széchényi.

Verkaro (elekto) redakti

  • Jenő Péterfy (1909)
  • Prizma (1912) - poemaro
  • Kritikai dolgozatok és vázlatok (1931)
  • Hat év magyar színművészete (1940)

Fontoj redakti