Tizimín estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Tizimín. La komunumo situas en la nordorienta parto de Yucatán en la regiono 1 "Litoral Oriente", kiu limas al la Meksika Golfo (norde), al la federacia subŝtato Quintana Roo en la oriento, al la regiono 2 "Oriente" en la sudo kaj al la regionoj 3 "Litoral Centro" kaj 4 "Centro"en la okcidento. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31096.

Tizimín
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Regiono Litoral Oriente
Poŝtkodo 97700–97719
Kodo laŭ 31 096
Retpaĝaro http://www.tizimin.gob.mx
Demografio
Loĝantaro 69 553
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 15′ N, 87° 54′ U (mapo)21.25-87.9Koordinatoj: 21° 15′ N, 87° 54′ U (mapo) [+]
Alto 17 m
Areo 4 132,40 km² (413 240 ha)
Horzono UTC -6
Tizimín (Jukatanio)
Tizimín (Jukatanio)
DEC
Tizimín
Tizimín
Situo de Tizimín
Tizimín (Meksiko)
Tizimín (Meksiko)
DEC
Tizimín
Tizimín
Situo de Tizimín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tizimín Municipality [+]
vdr
La situo de la regiono 1 en Yucatán

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 69553 loĝantojn. El tiuj estis 34736 viroj kaj 34817 virinoj. La komunumo havas surfacon de 4132,40 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 17 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 45,2 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,5 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 39094 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 30959 scipovis legi kaj skribi kaj 8097 personoj estis analfabetoj. Do 20,71% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 64104 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 28917 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 45,1% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti