Tjumena Ŝtata Cirko

cirko en Tjumeno, Rusio

La Tjumena Ŝtata Cirko situas sur Kolora bulvardo, ĉe angulo de stratoj Herzen kaj Pervomajskaja en Tjumeno (Rusio). Ĝi funkcias tutjare. La cirko ne havas artistan teamon, sed kiel parto de la ŝtata kompanio “Rosgoscirk” (Rusia Ŝtata Cirko) akceptas aliurbajn artistojn.

Tjumena Ŝtata Cirko
(ruse Тюменский государственный цирк)
cirko
Bazaj datoj
Konstrutempo 2003-2004
Arkitekto Igor Litovka
Malfermo la 13-an de aŭgusto 2004
Statuso funkcias
Uzado
Uzado cirko
Proprietulo Rosgoscirk (Rusia Ŝtata Cirko)
Teĥnikaj datoj
Alteco 36 m
Areo 5425 m²
Adreso
Adreso strato Pervomajskaja, 15
Poŝtokodo 625003
Lando Rusio vd
Situo Tjumeno
Adreso Tjumeno, strato Pervomajskaja
Situo
Geografia situo 57° 9′ 7″ N, 65° 32′ 3″ O (mapo)57.15194444444465.534166666667Koordinatoj: 57° 9′ 7″ N, 65° 32′ 3″ O (mapo)
Tjumena Ŝtata Cirko (ruse Тюменский государственный цирк) (Tjumena provinco)
Tjumena Ŝtata Cirko
(ruse Тюменский государственный цирк) (Tjumena provinco)
DEC
Tjumena Ŝtata Cirko (ruse Тюменский государственный цирк)
Tjumena Ŝtata Cirko
(ruse Тюменский государственный цирк)
Situo de Tjumena Ŝtata Cirko
(ruse Тюменский государственный цирк)
Map
Tjumena Ŝtata Cirko
(ruse Тюменский государственный цирк)
Retejo https://circus-tyumen.ru/
vdr
Tjumena Ŝtata Cirko
Klaŭno Karandaŝ kun sia hundo Kljaksa

Historio redakti

Antaŭ la revolucio redakti

La unuaj prezentaĵoj de cirkaj artistoj estis registritaj en Tjumeno en 1839 kaj okazis surstrate. Angla vojaĝanto Harry De Windt, vizitinta la urbon fine la 19-a jarcento, mencias en sia libro «Siberia as It Is» (1892) pri foje gastanta cirko el Niĵnij Novgorod.

 
 Зимой тут нет вообще никаких развлечений, а летом иногда наезжает третьесортный цирк из Нижнего Новгорода и расставляет на несколько дней свои шатры на пустом участке земли, который отведен за городом специально для этой цели. Но искусство цирковых наездников сегодня в упадке, и цирк никогда не задерживается надолго.   Vintre ĉi tie tute mankas iuj ajn amuzaĵoj, kaj somere foje venas triaranga cirko el Niĵnij Novgorod kaj starigas por kelkaj tagoj siajn tendojn sur malplena tereno, speciale destinita eksterurbe por tiu ĉi celo. Sed la arto de cirkaj rajdantoj hodiaŭ dekadencas, kaj la cirko neniama restas por longe. 
— Harry De Windt, Siberia as It Is[1]

Fine de la 19-a jarcento aperis hejtataj cirkaj tendoj, kiuj povis funkcii ankaŭ en malvarma periodo. La prezentadon akompanis muziko ludata de la tjumena milita orkestro. La 21-an de oktobro 1900 en Tjumeno donis spektaklon la fama klaŭno kaj dresisto Anatolij Durov.

Komence de la 20-a jarcento kompanio de E. Strakaj konstruis sur Bazarplaco someran cirkan tendon. La unua prezentado en ĝi okazis la 23-an de junio 1903. En junio 1906 la cirko transiris al V. T. Sobolevskij[2].

Laŭ rememoroj de la urbano Aleksej Ulibin, jam en 1906 sur Bazarplaco, inter la nuna sidejo de la provinca registaro kaj strato Vodoprovodnaja funkciis somera cirko de Koromislov forme de streĉita gumtolo, apogita sur alta fosto. En la prezentado aperis rajdistoj, klaŭnoj, muzikistoj, okazis flugoj sub kupolo, saltis dresitaj bestoj kaj nepre okazis parado de luktistoj kaj la ruso-franca lukto[3].

Surloke de la nuna lernejo N 25 en strato Pervomajskaja, laŭ liaj rememoroj, staris pavilono de la fratoj Kostousov, kovrita je gumtolo. Ĉi tie kontraŭ 5 ĝis 10 kopekoj oni povis spekti prezentadojn por infanoj kaj plenkreskuloj: dancoj sur scenejo, muzikludado je popolaj instrumentoj, klaŭnado. Por allogi publikon ĉirkaŭ la enirejo estis aranĝita barita areo, sur kiu artistoj prezentis etan koncerton. Ili anoncis la programon kaj alvokis laŭte kriante: “Hastu spekti! Hodiaŭ ni ludas, morgaŭ foriros!”[3]

Ekde 1910 la cirko estis lumigata per gasaj lanternoj, pli brilaj ol antaŭaj kerosenaj[4].

Sovetia periodo redakti

La 10-an de septembro 1919 loka gazeto “Izvestija” (Sciigoj) informis pri malfermo de la cirko de la Artista Unio de Tjumeno[4]. La 14-an de marto 1921 la cirko estis ŝtatigita.

Meze de la 1920-aj jaroj la kaduka cirko estis detruita. La nova cirko aperis sur la nuna loko en 1932. La unua direktoro estis V. S. Sosnin. La cirko havis 1874 sidlokojn kaj funkciis nur de majo ĝis septembro aŭ oktobro. Post iom da tempo ĝi ekhavis propran artistan teamon. En 1979 la cirko estis rekonstruita, sed plu funkciis nur duonjaron.

Postsovetia periodo redakti

En 2001 la cirka direktorino Farzana Ĥalilova ordonis ne forigi la ŝtofan tegmenton por vintro kaj la 26-an de oktobro ĝi falis sub pezo de neĝo. La direktorino plendis antaŭ la guberniestro Sergej Sobjanin kaj li ordonis konstrui la novan cirkon, jam tutjaran. En 2002 la malnova konstruaĵo estis komplete detruita. La konstruado de la nova cirko startis la 7-an de oktobro 2003 kaj la 13-an de aŭgusto 2004 la nova cirko, dezajnita de la tjumena arkitekto Igor Litovka, estis malfermita[5].

Priskribo redakti

Totala areo de la cirko estas 5425 m², alteco — 36 m. La cirkaj muroj preskaŭ komplete konsistas el vitro, kolonoj mankas. La areno havas diametron je 13 metroj, kun kvar elirejoj kaj duetaĝa vestiblo ĉirkaŭ ĝi. Sub la kupolo 36 metrojn alta troviĝas 1600 sidlokoj. Supre situas brilanta globo 5,6 metrojn granda, kiu lumas nokte. Por akcepti la bestojn haveblas elefantejo por ses bestoj kaj ĉevalejo por 15 ĉevaloj. La areno povas pleniĝi je akvo por akcepti marajn bestojn[2].

Planoj redakti

Oni planas konstrui apude la duan ejon, kiu enspacigu hotelon por artistoj, cirkan lernejon por infanoj kaj trejnan arenon. Ĝi jam estas dezajnita kaj atendas nur financadon el la federacia buĝeto[6].

Interesaĵoj redakti

Placo de Du Cirkoj redakti

La cirko staras rekte kontraŭ la urbodomo en strato Pervomajskaja, pro kio lokaj ŝercemuloj nomas la spacon inter ili Placo de Du Cirkoj.

Skulptaĵoj de klaŭnoj redakti

Apud la cirko, sur Kolora bulvardo staras grupo da bronzaj skulptaĵoj, kiuj reprezentas tri famajn sovetiajn klaŭnojn — Karandaŝ kun sia terhundo Kljaksa, Jurij Nikulin kaj Oleg Popov. Apude staras bronzaj seĝoj (unu kun jako metita sur ĝin), do oni povas fari foton kun la famaj artistoj. La tri klaŭnoj estis elektitaj, ĉar iliaj biografioj proksime interplektiĝis. La juna Jurij Nikulin komencis sian karieron en la Moskva cirko (Kolora bulvardo, Moskvo) subestre de Karandaŝ kaj tie konatiĝis kun Oleg Popov. Nun tiu ĉi cirko estas nomita omaĝe al Jurij Nikulin[7].

Farzana Ĥalilova redakti

La direktoro de la tjumena cirko en 2000-2011 Farzana Ĥalilova en 2011-2012 estis la direktoro de la Granda Moskva cirko ĉe Vernadskij-avenuo kaj en 2012-2014 okupis postenon de la direktoro de Rosgoscirk, sed estis eksigita post alfronti financajn riproĉojn de kontrolistoj kaj trovi grenadon, ligitan al rado de sia aŭto[8][9]. Ŝi refutis ĉiujn riproĉojn kaj postulis enketadon[10].

Publika transporto redakti

La plej proksimaj bushaltejoj estas jenaj:

  • strato Lenin: Cvetnoj Bulvar (Kolora bulvardo), Cvetnoj Bulvar — 2.
  • strato Herzen: Cvetnoj Bulvar (Kolora Bulvardo).
  • strato Pervomajskaja: Herzen.

Referencoj redakti

  1. де Уиндт, Г. (апрель 2010). “Сибирь как она есть [Siberia as It Is, 1892]”, Лукич (ru) (32), p. 5. 
  2. 2,0 2,1 История тюменского цирка (ruse). PUTI-shestvuy (2014-04-02). Alirita 2019-07-19.
  3. 3,0 3,1 Stanislavo Belov (2019-10-06) Foiro en Tjumeno: komerco kaj amuziĝo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-10-11. Alirita 2019-10-11.
  4. 4,0 4,1 История цирка (ruse). Tjumena Ŝtata Cirko. Alirita 2019-07-22.
  5. Яна Шулика Тюмень: как менялся Цветной бульвар? (ruse). Moi-Portal.ru. Alirita 2017-07-20.
  6. Есен Абилькенов (2010-07-21) Фарзана Халилова, директор Тюменского цирка: «Раньше артистов приходилось уговаривать. Теперь они сами просятся к нам» (ruse). 72.ru. Alirita 2017-07-20.
  7. Скульптурная композиция «Трио» (ruse). Gorod-T (2018-05-22). Alirita 2019-07-02.
  8. Семен Горелов (2014-03-03) Опасная работа (ruse). Rossijskaja Gazeta. Alirita 2019-07-22.
  9. Фарзану Халилову отстранили от управления Росгоссцирком (ruse). MegaTyumen (2014-02-28). Arkivita el la originalo je 2019-07-22. Alirita 2019-07-22.
  10. Гендиректор Росгосцирка Фарзана Халилова обратилась за помощью в прокуратуру и ФСБ (ruse). MegaTyumen (2014-03-14). Arkivita el la originalo je 2019-07-22. Alirita 2019-07-22.

Eksteraj ligiloj redakti