To Catch a Thief (Kaptu ŝteliston) estas usona krima mistera filmo de 1955 reĝisorita de Alfred Hitchcock, el scenaro de John Michael Hayes bazita sur la samnoma romano de 1952 "To Catch a Thief" de David Dodge.[1] En la filmo stelulas Cary Grant[1] kiel retiriĝinta domŝtelisto[1] kiu devas savi sian reformitan reputacion kaptante trompiston kiu predas al riĉaj turistoj de la Lazura Marbordo. Grace Kelly[1] stelulas kontraŭ li en amafero en sia fina filmo kun Hitchcock.

To Catch a Thief
filmo
Originala titolo To Catch a Thief
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 23 dec. 1955, 1955, 5 aŭg. 1955, 3 sep. 1955
Ĝenro krimfilmo, mistera filmo, romantika komedio
Kameraado Robert Burks
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Alfred Hitchcock
Scenaro John Michael Hayes
Loko de rakonto Francio
Muziko de Lyn Murray
Rolantoj Cary Grant • Grace Kelly • Jessie Royce Landis • John Williams • Charles Vanel • Brigitte Auber • Alberto Morin • Barry Norton • Dominique Davray • Eugene Borden • Georgette Anys • Gérard Buhr • Jean Martinelli • René Blancard • Alfred Hitchcock • Jean Hébey • Bess Flowers • István Gyergyai • Philip Van Zandt • Fred Kelsey • John Alderson • Louis Mercier • Roland Lesaffre
Produktinta firmao Paramount Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Kolora
IMDb
vdr

En majo 2018, estis anoncita ke Viacom estis adaptante la filmon kiel hispan-lingva televida serio.[2] Ĝi estis lanĉita en oktobro 2019 kiel Atrapa a un ladrón (es).

La agado okazas en la Franca Riviera, kaj en la filmo Grant ludas la rolon de retiriĝinta ŝtelisto John Robie, kiu iĝas la ĉefa suspektito pro lavango de ŝtelado en Riviera. Intrigema usona heredantino ludita de Kelly supozas lian veran identecon kaj klopodas allogi lin. "Spite la evidentan aĝ-diferencon inter Grant kaj Kelly kaj malpezan intrigon, la ingenian scenaron (kun duobla kompreno) kaj la bon-natura aktorado atingis ekonomian sukceson."[3] Ĝi estis la lasta filmo de Hitchcock kun Kelly. Ŝi poste edziniĝis al la Princo Rainiero de Monako en 1956, kaj tiel finis ŝia kinkariero.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Cary Grant kiel John Robie ("The Cat", la kato)
  • Grace Kelly kiel Frances Stevens
  • Jessie Royce Landis kiel Jessie Stevens
  • John Williams kiel H. H. Hughson
  • Charles Vanel kiel Monsieur Bertani
  • Brigitte Auber kiel Danielle Foussard
  • Jean Martinelli kiel Foussard, patro de Danielle
  • Georgette Anys kiel Germaine, dommastrino
  • René Blancard kiel Komisaro Lepic (eksterliste)
  • Paul Newlan kiel Vegetalulo en kuirejo (eksterliste)

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti