Tobarra estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko Campos de Hellín en la sudoriento de la provinco, kun areo de 324,96 km². En 2019 estis 7 684 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE.

Tobarra
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 824  (2023) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 35′ N, 1° 41′ U (mapo)38.583055555556-1.6830555555556Koordinatoj: 38° 35′ N, 1° 41′ U (mapo) [+]
Alto 661 m [+]
Areo 324,96 km² (32 496 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tobarra (Hispanio)
Tobarra (Hispanio)
DEC
Tobarra
Tobarra
Situo de Tobarra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tobarra [+]
vdr
Tobarra en la Provinco Albaceto.

Ĝi famas pro la Sankta Semajno kiam oni sonoras tamburojn dum 104 horoj senĉese.

Geografio redakti

Tobarra estas en la sudoriento de la provinco Albacete. Apartenantaj kaj dependaj administracie de la municipo de Tobarra estas la submunicipoj Cordovilla, Santiago de Mora, Aljubé, Sierra, Mora de Santa Quiteria kaj Los Mardos aŭ Villegas.

Tobarra estas je altitudo de 652 msm.[1][2]

Nordokcidente: Pozohondo Norde: Albacete Nordoriente: Pozo Cañada kaj Fuente Álamo
Okcidente: Hellín   Oriente: Ontur
Sudokcidente: Hellín Sude: Hellín Sudoriente: Albatana

Historio redakti

La homa setlado estis tre frua. Oni trovis restaĵojn de la Ŝtonepoko kaj de iberoj. Jam en tiu epoko estis grava setlejo ĉar la ŝoseo kiu iris el Complutum (Alcalá de Henares) al Carthago Nova (Cartagena) devojiĝis por veni al Tobarra, kies nomo estas antaŭromia. En epoko de visigotoj oni konstruis, je ses km de la nuna urba kerno, ermitejon elfosita en roko, apud ŝtonminejo de marmoro, uzita ekde tempo de la romianoj ĝis la 17a jarcento.

En epoko islama oni konstruis kastelon kaj moskeon, tiu lasta jam malaperinta, same kiel etenda reto de irigacio, kelkaj el kies originaj putoj de epoko alandalusa, ankoraŭ liveras akvon al fruktoĝardenoj.

 
Preĝejo kaj Turo de la Horloĝo.

En 1243, la urbo estis konkerita por kristanoj fare de la infanto Alfonso de Castilla, (estonta reĝo Alfonso la 10-a). En 1324 ekspedicio de nazarioj detruis Tobarra kaj kunportis parton de la loĝantaro sklava al Granado. En 1476 Tobarra estis definitive aliĝinta al la Reĝlando Kastilio.

Dum la Hispana Milito de Sendependiĝo, precize la 29a kaj 30a de septembro 1812 francoj rabadis kaj detruis multon el la urbo.

 
Monumento al la Tamburo de Tobarra.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Tobarra restis en teritorio de la registaro de la Respubliko, spite la ribelon de la loka civilgvardio intar la 18a kaj la 24a de julio 1936 dum la Puĉo de la 18a de julio.[3] Dum la jaroj 1937 kaj 1938 en la submunicipoj Santiago de Mora kaj Mora de Santa Quiteria estis rura kolektiveco organizita de la CNT.[4]

Ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj Tobarra atingis historian maksimumon de loĝantaro, nome preskaŭ 14 000 loĝantoj; ekde tiam, la lokanoj elmigirs al Valencilando kaj al provincaj ĉefurboj, kaj tiel oni venis al la nunaj nur pli ol 7000, tio estasoni perdis preskaŭ la duonon.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Tobarra estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj, kaj produktado de vino.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. [1] Agencia Estatal de Meteorología (ed.). «Datos de altitud para Tobarra en la página de previsión meteorológica de AEMET provenientes del Nomenclátor geográfico de municipios y entidades de población del Instituto Geográfico Nacional».
  2. Agencia Estatal de Meteorología (ed.). «Interpretación: Predicción por municipios». Arkivita ekde la originalo en la 18a de marto 2014. Alirita la 13an de marto 2020.
  3. LA TRIBUNA DE ALBACETE: [2]
  4. RODRIGO GONZÁLEZ, Natividad, Las colectividades agrarias en Castilla-La Mancha, Toledo, Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha, 1985, apéndices.