La tokelaa lingvo estas aŭstronezia lingvo, kiun parolas ĉirkaŭ 1 500 homoj en la atoloj de Tokelao, teritorio de Nov-Zelando. Ĝi apartenas al la polinezia lingvaro kaj havas gravan rilaton kun la tuvala. Kune kun la angla ĝi estas la oficiala lingvo en Tokelao. Ĝi ankaŭ estas parolata de proksimume 2 900 tokelaanoj vivantaj en Nov-Zelando. Loimata Iupati, tokelaa ministro pri edukado, estas tradukanta la Biblion en la tokelaan.

Tokelaa lingvo
lingvo • moderna lingvo
Ellicean
Parolata en Nov-Zelando
Regiono Tokelao
Parolantoj 3 300
Skribo Latina
Lingvistika klasifiko
Aŭstronezia
Malajo-polinezia
Oceania
Centra kaj orienta
Polinezia
Tokelaa
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Tokelao
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 tkl
  ISO 639-3 tkl
  Glottolog toke1240
Angla nomo Tokelauan
Franca nomo tokelau
vdr

Kelkaj vortoj kaj frazoj en la tokelaa:

  • Saluton. = Malo ni. / Tofaa. / Taloha.
  • Kiel vi fartas? = Ea mai koe?
  • Mi fartas bone. = Ko au e lelei.
  • Bonvolu. = Faka molemole.
  • Dankon. = Faka fetai.
  • Jes. = Lo.
  • Ne. = Heai.
  • La vetero bonas. = Te manaia o te tau.
  • Vi frenezas! = Koe te hoho!
  • Ne kuru tiel rapide! = Koe na he vili lahi!
  • Ne plu dancu! = Fakauma te hiva!

Eksteraj ligiloj redakti