Tokugava ŝogunlando

La Tokugava ŝogunlando (en japana 徳川幕府 Tokugava bakufu), konata ankaŭ speciale en japana, kiel Edo ŝogunlando (江戸幕府, Edo bakufu), estis la feŭda militista registaro de Japanio dum la Epoko de Edo el 1600 ĝis 1868.[1]

Tokugava ŝogunlando
24-a de marto 1603 – 9-a de novembro 1867

ŝoguna reĝimo • historia lando • registara organizaĵo
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
frua moderna japana lingvo
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Tokugava ŝogunlando estis establita de Tokugawa Ieyasu post venko en la Batalo de Sekigahara, fine de la enlandaj militoj de la Epoko Sengoku post la falo de la Aŝikaga ŝogunlando. Ieyasu iĝis "ŝoguno", kaj la Tokugava klano regis Japanion el la kastelo de Edo en la orienta urbo Edo (nun en Tokio) kun la "daimyō" (senjoroj de la samuraja klaso).[2] La Tokugava ŝogunlando organizis la japanan socion laŭ la strikta Tokugava klas-sistemo kaj forpelis plej eksterlandanojn laŭ la izoligaj politikoj "Sakoku" por helpi la politikan stabilecon. La Tokugavaj ŝogunoj regis en Japanio per feŭda sistemo, per kiu ĉiu "daimyō" administris po unu "han" (feŭda domajno), kvankam la lando estis teorie organizita kiel imperiaj provincoj. Dum la Tokugava ŝogunlando, Japanio havis rapidajn ekonomian kreskon kaj urbanizadon, kio kondukis al la starigo de la komerca klaso kaj la kulturo Ukijo.

La lasta "ŝoguno" estis Tokugaŭa Joŝinobu.

Notoj redakti

  1. Nussbaum, Louis-Frédéric. (2005). "Tokugawa-jidai" en Japan Encyclopedia, p. 978. "Edo-jidai" en p. 167. "Kinsei" en p. 525.
  2. Nussbaum, "Shogun" en pp. 878–879. "Tokugawa" en p. 976. "Edo-jidai" en p. 167.

Bibliografio redakti

  • Nussbaum, Louis-Frédéric kaj Käthe Roth. (2005). Japan Encyclopedia. Cambridge: Harvard University Press. ISBN 978-0-674-01753-5; OCLC 48943301
  • Totman, Conrad. The Collapse of the Tokugawa Bakufu, 1862–1868. Honolulu: University of Hawai'i Press, 1980.
  • Totman, Conrad. Politics in the Tokugawa Bakufu, 1600–1843. Cambridge: Harvard University Press, 1967.
  • Waswo, Ann Modern Japanese Society 1868–1994