Tokugawa Iesada (TOKUGAWA [tokugava iesada]) (japane 徳川 家定 (6-an de majo 1824 - la 14-an de aŭgusto 1858) estis la 13-a ŝoguno de la Tokugawa-ŝoguneco en Japanio, kiu restis en tiu pozicio nur 5 jarojn, de 1853 ĝis 1858. Li estis fizike malforta kaj tiel malkonvena por la ŝoguneco en periodo de grandaj ŝanĝoj. Lia regado markas la komencon de la Bakumatsu-periodo.

Tokugawa Iesada
Persona informo
徳川家定
Naskiĝo 6-an de majo 1824 (1824-05-06)
en Kastelo de Edo
Morto 14-an de aŭgusto 1858 (1858-08-14) (34-jaraĝa)
en Tokio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ĥoleroBeribero vd
Tombo Kan'ei-ji vd
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco JapanioTokugava-ŝogunregistaro vd
Subskribo Tokugawa Iesada
Familio
Dinastio familio Tokugaŭa vd
Patro Tokugawa Ieyoshi vd
Patrino Honju-in vd
Gefratoj Tokugawa Yoshimasa • Teruhime vd
Edz(in)o Takatsukasa Hideko • Ichijō Hideko • Tenshō-in • Hoken-in vd
Infanoj sen valoro vd
Parencoj Tokugawa Iemochi vd
Profesio
Okupo ŝoguno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Regado redakti

Li enpotenciĝis rekte post la afero de Nigra Ŝipo, li respondecis pri la malegalaj kontraktoj kun eksterlandaj fortoj.

Li geedziĝis kun princino Atsu, la adoptita filino de Shimazu Nariakira. Iesada mortis seninfane en 1858, kio kaŭzis kverelojn ene de la klano. Tokugawa Nariaki, Satsuma kaj aliaj volis vidi Tokugawa Yoshinobu kiel lian posteulon, dum la ōoku kaj shogunaj oficialuloj kiel Ii Naosuke apogis Tokugawa Iemochi, kaj sukcesis. Tiuj kvereloj finiĝis en la Ansei-purigo.