Tokyo Verdy

futbala klubo en Japanio

Tokyo VerdyTokio Verdi (東京ヴェルディ, latinliterigite Tōkyō Verudi) estas profesia futbalteamo de Japanio, kies unua vira teamo nune ludas en la 2-a Japana Ligo. La oficiala hejmurbo de la teamo estas Tokio, kaj Verdy estas iom stranga formo de la itala vorto "verdi", "la verduloj" laŭ la precipa kluba koloro, paralele al portugala, hispana aŭ Esperanta vorto "verde" por la koloro mem. La klubo fondiĝis e 1969 je la origina nomo Yomiuri FC.

la stadiono

Nippon TV Beleza redakti

Al la klubo proksime ligita estas la virina futbalklubo Nippon TV Beleza (japane 日テレ・ベレーザ, latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Nittere Bereza, en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj havinta diversajn variaĵojn de la nomoj Yomiuri Beleza respektive Yomiuri-Seiyu Beleza), kies unua teamo sukcese kunlaboras en naciaj ĉampionadoj kaj en la 1-a Japana Ligo de virina futbalo, nomata ligo Nadeŝiko (なでしこリーグ, latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Nadeshiko Rīgu), kiun la klubo gvide kunfondis en 1989. La nomo "beleza" havas la signifon de beleco en la portugala, kaj Nippon TV, "japana televido", estas la precipa sponsoro.


Iuj futbalistoj de la nuna klubo: redakti

Iuj futbalistinoj de la virina klubo Nippon TV Beleza: redakti

Eksteraj ligiloj redakti