Tolosa

urbo en Gipuzko, Eŭskio, Hispanio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tolosa (stacidomo) kaj Tolosa-Centro (stacidomo).

Tolosa estas municipo de Hispanio. Ĝi situas en provinco Gipusko kaj en Eŭska Aŭtonoma Komunumo. Ĝi estis fondita en 1256, kaj laŭ la stato de 2015 havis 19 113 loĝantojn. Tolosa estas internacie konata pro sia pupteatra internacia centro (TOPIC) kiu estas renkontiĝejo por pupteatristoj el la tuta mondo kaj pro Internacia koruso-konkurso.

Tolosa
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Eŭskio
Provinco Gipusko
Poŝtkodo 20400
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Olatz Peón Ormazabal (2015)
Demografio
Loĝantaro 19 113  (2015)
Loĝdenso 506 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 8′ N, 2° 4′ U (mapo)43.138611111111-2.0722222222222Koordinatoj: 43° 8′ N, 2° 4′ U (mapo)
Alto 75 m [+]
Areo 37,38 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Tolosa (Gipusko)
Tolosa (Gipusko)
DEC
Tolosa
Tolosa
Situo de Tolosa
Tolosa (Hispanio)
Tolosa (Hispanio)
DEC
Tolosa
Tolosa
Situo de Tolosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tolosa [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo

La urbo situas ĉe malĉefa flankvojo de la Jakoba Vojo kaj situas je dudek kvin kilometroj de San Sebastián. La ĉirkaŭaĵo estas montareca kaj estas multaj parkoj (ekzemple parko Zabalarreta) kaj pontoj. Ĝi havas oceanan klimaton. Ĝi situas en la valo de la rivero Oria, apud Uzturre, loka monto. La urba teritorio estas parto de la Reto Natura 2000.

Historio redakti

En 1610 ĝi ludis rolon en la inkvizicia proceso pri la Sorĉistinoj de Zugarramurdi.

Etimologio redakti

Tolosa heredis sian nomon de la franca urbo Tuluzo.

Famaj personoj redakti

Kulturo redakti

 
Tolosaj fazeoloj

Tolosa estas konata pro siaj nigraj fazeoloj (hispane alubias de Tolosa, eŭske Tolosako babarrunak), pro siaj vafloj (Tejas de Tolosa) kaj pro sia karnavalo (eŭske Inateriak).

Internacia koruso-konkurso redakti

Ĉiujare ekde 1969 internacia korus-konkurso okazis, ĉiam ĉirkaŭ la 1-a de novembro kun la celo arigi la plej bonajn korusojn de la mondo por ebligi interŝanĝon de stiloj, interpretado, voĉa edukado kaj kulturo de ĉiu lando, sed ankaŭ por konsciigi pri la muzika kaj kultura tradicio de Eŭskio.

Ĝi fariĝis unu el la plej gravaj korusaj eventoj en la mondo kaj ĝis nun preskaŭ 1 200 diversaj korusoj el la tuta mondo venis al Tolosa.

Festivalo por la Paco redakti

La 19-an de septembro 2020 la LigKomitato de Neregistaraj Organizaĵoj de Unesko[1] organizas tie la Festivalon por la Paco al kiu partoprenas surloke kaj per videaĵoj korusoj el ĉiuj kontinentoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti