Tomás Luis de Victoria

Tomás Luis de VICTORIA (naskiĝis en 1548, mortis la 27-an de aŭgusto 1611) estis talentplena hispana komponisto de la malfrua Renesanco. Li estis la plej fama komponisto de la 16-a jarcento en Hispanio, kaj multoj konsideras lin kiel la dua, nur post Palestrina, plej bona komponisto de sakra polifonio de la tempo.

Tomás Luis de Victoria
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1547 (1547-11-30)
en Avilo
Morto 27-an de aŭgusto 1611 (1611-08-27) (63-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Kolegio Germana kaj Hungara
Familio
Patro Francisco Luis de Victoria
Patrino Francisca Suárez de la Concha
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Tomás Luis de Victoria naskiĝis en Sanchidrián. Frue en sia vivo, li verŝajne studis kun Bartolomé de Escobedo ĉe Segovio. Li iris al Romo ĉirkaŭ 1564, kie li eniris la monaĥejon, kiun fondis sankta Ignaco Lojola kiel parto de la batalo kontraŭ Luteranismo. Eble li tiutempe studis kun Palestrina; certe li estis influiĝata de la stilo de tiu italo. Post periodo de servo ĉe la monaĥejo kiel kapelmajstro (maestro di capello), en 1575 li pastriĝis. Li tamen ne restis en Italio, sed en 1586 revenis al Hispanio, tiam regata de la imperiestrino Maria, kaj eniris la monaĥinejon de Descalzas Reales en Madrido. Victoria restis ĉe la monaĥinejo ĝis la fino de sia vivo, tenante diversajn rolojn - pastro, komponisto, direktoro de la ĥoro, kaj orgenisto.

Muziko redakti

Victoria estis la plej grava komponisto de la Kontraŭreformacio en Hispanio, kaj unu el la plej bonaj komponistoj de sakra muziko dum la malfrua renesanco. Liaj verkoj reviviĝis en la 20-a jarcento, kun multnombraj freŝaj registradoj. Multaj komentariistoj aŭdas mistikan intensecon kaj rektan emocian ŝaton en lia muziko, ecoj kiu iuj skribistoj pensas esti malhavantaj en la teknike perfekta sed emocie sinretenema muziko de lia granda itala samtempulo Palestrina.

Stile lia muziko evitas la ellaboratan kontrapunkton de multaj de liaj samtempuloj. Li preferis simplajn liniojn kaj homofoniajn teksojn. Li ankoraŭ serĉis ritman varidadon. Iom da liaj verkoj incluzivis intensajn kaj surprizajn kontrastojn. Lia melodia verkado kaj uzado de disonanco estas pli libera ol tiu de Palestrina; okaze li uzas intervalojn kiu estis malpermesata en la severa aplikado de 16-a jarcento kontrapunktaj reguloj. Ekzemple, li uzis plialtiĝantajn majorajn sestojn kaj eĉ fojaj malpliiĝanta kvarojn (eksemple, melodia malpliiĝanta kvaro okazis en pasejo reprezentanta ĉagrenon en lia moteto Sancta Maria, succurre). Victoria iom uzas draman vortpejntradon, de speco kutime troviĝas nur en madrigaloj. Iom da lia sakra muziko uzas instrumentojn (estis kutima en hispania sakra muziko de la 16-a jarcento), kaj li ankaŭ verkis poliĥorajn verkaĵojn por pli ol unu space apartiganta grupoj de kantistoj, en la stilo de la komponistoj de la Venecia skolo kiuj verkis ĉe la Kirko de Sankta Marko en Venicio.

Unu el liaj plejbonaj, plej belaj, kaj plej delikataj komponaĵoj estas la granda Rekviemo Meso kiun li verkis en 1603 por la entombigo de Imperiestrina Maria, kiu estis lia dunganto ĝis 1586, kaj kiu estis la fratino de Filipo la 2-a.