Tom SIMPSON (30-an de novembro 1937 en Haswell, County Durham; 13-an de julio 1967 sur Monto Ventoux) estis angla bicikla konkuristo.

Tom Simpson
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1937 (1937-11-30)
en Haswell
Morto 13-an de julio 1967 (1967-07-13) (29-jaraĝa)
en Ventoux
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Nottinghamshire
Lingvoj angla
Loĝloko Haswell
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo biciklisto
vdr

Simpson estas rigardata kiel plej bona profesia biciklisto de ĉiu tempo, kiu havas krome tristan konatecon pro la tragika morto en Monto Ventoux dum la Tour de France 1967. Simpson mortis dum la konkuro pro la forta trobezono de sia korpo pro kolapso de la korpaj funkcioj kaj poste halto de korbato. La rapida kuraca helpo ne povis lin revivigi.

Memorŝtono ĉe la loko, kie Tom Simpson mortis en 1967

Oni poste konstatis, ke Simpson antaŭ la konkuro uzis amfetamin-koktelon kaj alkoholon. Tiuepoke tia uzado ne kontraŭis la regularon. Je honoro de Simpson, staras memorŝtono sur la loko, kie li kolapsis.

Li gajnis bronzan medalon inter la amatoroj en 1956 en Melbourne, en la 4000-m-a teamsekvo. Simpson estis en 1962 la unua brito, kiu uzis la flavan trikoton de la Tour de France. Simpson gajnis en 1965 la vojbiciklan mondpokalon.

Li gajnis en 1961 Flandrio-rondveturon, en 1964 konkurson Milano-San Remo kaj 1965 la Lombardio-rondveturon.