Tomasz CHMIELIK [TOmaŝ ĥMJElik] (naskiĝis la 6-an de junio 1957) - pola esperantisto, tradukisto kaj instruisto.

Tomasz Chmielik
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1957 (1957-06-06) (66-jaraĝa)
Lingvoj Esperantopolajido
Ŝtataneco Pollando
Alma mater I Liceum Ogólnokształcące w Świdniku im. W. Broniewskiego • Universitato Maria Curie-Skłodowska
Okupo
Okupo esperantistotradukistoinstruisto • redaktisto
vdr

Li eklernis en 1972 la internacian lingvon kaj fariĝis esperantisto. Poste tradukis kaj instruis. En 1989, en Svidniko, estis fondita la eldonejeto Libro-Mondo, en kiu ĝis nun li aperigis dekojn da libroj, ĉefe siajn beletrajn tradukojn el diversaj lingvoj. Interalie li tradukis verkojn de Günter Grass, Ryszard Kapuściński, Janusz Korczak, Predrag Matvejević, Isaac Bashevis Singer kaj Stefan Żeromski. Cetere li estis ĉefredaktanto de la gazeto "Spegulo".

Kunlabore kun CDELI li kolektis la franclingvajn artikolojn de Edmond Privat kaj eldonis ilin sur 30 000 paĝoj. Li redaktis kaj kuntradukis Podlaĥian Antologion kaj kun polaj tradukantoj preparas kvinvoluman Polan Antologion. Li instruas historion de Esperanto-literaturo en Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Poznano.[1]

De 2007 ĝis 2010 li estis komitatano B de UEA, de 2009 prezidanto de la pola filio de ILEI. Krome li estas komitatano de Akademio Literatura de Esperanto.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ Esperanto, aprilo 2007.