Tomb Raider: Legend

Tomb Raider: Legend estas videoludo de la serio Tomb Raider kaj la sekvo de Tomb Raider: The Angel of Darkness. Ĝi estis publikigita en 2006 kaj estas la unua peco de trilogio komponita ankaŭ el Tomb Raider: Anniversary kaj Tomb Raider: Underworld.

Tomb Raider: Legend

Disvolvo Crystal Dynamics
Eldoninto Eidos Interactive
Distribuo Steam
Muziko Troels Brun Folmann
Serio Tomb Raider
Platformo Vindozo
Ĝenro Objektiva pafludo
Ludomaniero Unuope
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 12
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

Nune la videoludo vendis pli ol tri milionoj da kopioj.

Temo redakti

Lara Croft estas ekkontaktata de sia malnova konato, Anaya Imanu, kiu parolas al ŝi pri ŝtona altaro troviĝanta en Bolivio. Sekvante la informojn de Anaya, Lara alvenas la ruinojn de Tiwanaku, kie ŝi eltrovas multe pli da aferoj ol kiom ŝi imagis: la eblan solvon por malkovri la misterojn de la morto de sia patrino, kiu okazis antaŭ jaroj en Himalajo. Daŭrigante en la historio, la aventuristino eltrovas ke ĝi iel estas ligata al la mistika spado Excalibur, artefakto kun ega povo, kiu lasis proprajn indicojn en mitoj kaj legendoj de multaj malsamaj civilizoj: en sia serĉado, ŝi estas obstaklata de Amanda Evert, sia eksuniversitatkamaradino opiniita mortinta en akcidento okazinta en Peruo en antaŭaj jaroj kaj tamen ankoraŭ vivanta, vigla kaj preta por uzi la ekstrajn povojn de Excalibur.

Niveloj redakti

  • Bolivio, Tiwanaku – Civilizo pra-Inka nune pereanta. Lara alvenas post kiam ŝia kolegino Anaya Imanu citas estradon faritan de ŝtono ne malsama de tia, kia malaperigis ŝian patrinon. Lara grimpas ŝtonajn krutflankojn por trovi tiun estradon, kaj poste renkontas James Rutland-on, kiu ekmontras koni unu el la malnovaj amikoj de Lara, verŝajne mortintan antaŭ jaroj.
  • Peruo, Reveno al Paraíso – Lara renkontas Anaya-n en la placo de malgranda vilaĝo, sed baldaŭ ili troviĝas en la pafoj de la solduloj de Rutland. Post la batalo, ŝi prenas motorciklon por alveni la antikvajn ruinojn proksime Paraíso, kie antaŭ jaroj nekonata estaĵo preparis embuskon por la amatora arkeologia ekspedicio de Lara kaj mortigis la plejparton de ŝiaj universitatkamaradoj. Ŝi revenas por eltrovi ĉu la virino, kiun Rutland citis, Amanda Evert, supervivis la masakron.
  • Japanio, Renkonti Takamoto-n – Unu peco de la spado, ŝtelita de la Universitato de Waseda, estas en la manoj de estro de Jakuzo kaj Lara atingas Tokion por obteni ĝin. Alveninte feston organizitan de sia amiko Toru Nishimura, ŝi transiras la tegmentojn de Tokio por atingi l’atikon de la estro. Lara tiam eltrovas ke la estro, Shogo Takamoto, uzas la eron de la spado por obteni supernaturajn povojn kaj ŝi estas atakata, tiel ŝi devas mortigi Takamoto-n kaj preni la eron.
  • Ganao, Serĉante Rutland-on – Oni eltrovas ke James Rutland estas serĉanta alian eron de la spado, kiu troviĝas en Ganao, ĉe arkeologia loko kie la patro de Lara laboris antaŭ ol morti. Lara sekvas Rutland-on kaj eltrovas kaŝitan templon malantaŭ granda kaskado. Ŝi poste alfrontas Rutland-on por obteni la eron de la spado ne mortigante lin. Dum tiu aventuro Lara trovas pendaĵon, kiu estis de ŝia patrino kaj kiun ŝi perdis dum ekspedicio.
  • Kazaĥujo, Projekto Carbonek – La serĉado de alia ero portas Lara-n en sekretan forlasitan strukturon de KGB, en kiu eksperimentoj pri la ero de Excalibur portis al akcidento, kiu devigis la sovetajn sekretajn servojn sigeli la bazon kun ene la scientistoj. Tiu ĉi nivelo estas karakterizata de motorcikla postkuro, kie Lara sekvas la trajnon, kiu portos ŝin en la laboratoriojn. Tie Lara eltrovos ke Amanda estas viva kaj vigla kaj ke ŝi regas la nekonatan estaĵon, kiu atakis Lara-n kaj kamaradojn en la Ekspedicio de Paraìso.
  • Anglio, La Tombo de Arturo – Lara enketas pri turisma atrakcio, kie ŝi eltrovas la eniron de la katakomboj kie estis sepultita Reĝo Arturo kaj do ŝi reakiras la lastan pecon de la spado.
  • Nepalo, La ŝlosilo de Ghalali – La laboraĵo kiu povas rekunmunti Excalibur-on troviĝas en la vrako de la aviadilo, de kiu Lara kaj ŝia patrino supervivis la akcidenton. Fakte Lara eltrovis, el malnova pentraĵo de sia patrino, ke la patrino havis la Ŝlosilon de Ghalai kaj uzis ĝin kiel pinglon. Poste ŝi surgrimpos la neĝkovritajn montojn de Himalajo por reviziti la budhanan monaĥejon, kie ŝia patrino malaperis. Tie ŝi kunmetas la spadon kaj eltrovas la povojn, kiujn ĝi posedas.
  • Bolivio, La reveno, La spegulo – La fina batalo disvolviĝas inter Lara kaj Amanda, kie tiu rivelas la veron pri la morto de Amelia Croft.
  • Anglio, Kastelo Croft – La kastelo de la familio Croft entenas enigmoserion. Ĉi nivelo povas esti ludata ĉiumomente, tamen la unua nivelo en Bolivio devas esti kompletigita por aliri ĉiujn pordojn de l’kastelo.

Ekipado redakti

 
Grafika interfaco

Lara povas porti nur fusilon krom la duoblaj pistoloj. Se vi jam posedas fusilon kaj vi alprenas alian, tiu ĉi anstataŭigos tiun alian.

  • Duoblaj pistoloj (USP Match)
  • SMG
  • Atakfusilo RC650
  • Pumpilfusilo
  • Grenadoĵetilo
  • Grenadoj
  • Magneta hoko
  • Kuracista ekipaĵo (ĝis 3)
  • Dulorno
  • PLS (Servolumo)
  • PDA

Vidu ankaŭ redakti