Tombejo Batignolles

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Batignolles

La tombejo Batignolles estas pariza tombejo, kies enirejo situas ĉe n-ro 8 strato Saint-Just, 17-a arondismento de Parizo, en la kvartalo Épinettes.

Cimetière des Batignolles

Tombejo Batignolles
ŝtato  Francio
urbo Parizo
adreso 8 rue Saint-Just
koordinatoj 48° 53′ 52″ N, 2° 19′ 0″ O (mapo)48.8977192.316717Koordinatoj: 48° 53′ 52″ N, 2° 19′ 0″ O (mapo)
Tombejo Batignolles (Parizo)
Tombejo Batignolles (Parizo)
DEC
Cimetière des Batignolles sur la mapo de Parizo
Map
Cimetière des Batignolles
vdr

Ĝi etendiĝas plejparte en la nordoriento de la 17-a arondismento kaj ankaŭ parte en la sudo de Clichy, laŭlonge de bulvardo Victor Hugo. Ĝi estis malfermita la 22-an de aŭgusto 1833.

Tiu tombejo estas parte superata de la "Periferia Bulvardo", inter la pordoj de Clichy kaj Saint-Ouen.

Ĝi kovras areon de ĉirkaŭ dek unu hektaroj, la saman areon kiel la tombejo de Montmartre, igante ĝin ex æquo la trian plej vastan enurban tombejon post tombejo Père-Lachaise kaj tombejo de Montparnasse. Ĝi enhavas proksimume 800 arbojn (hipokastanoj, aceroj, ktp.)[1].

Famaj entombigitoj redakti

Referencoj redakti

  1. Cimetière des Batignolles (france). paris.fr. Alirita 2021-07-03.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti