La Tombejo Highgate (angle Highgate Cemetery) estas tombejo, malfermita en 1839 en distrikto London Borough of Camden de la brita ĉefurbo Londono, kie oni entombigis multajn ekzilintojn, inter ili la germanan filozofon Markson.

Circle of Lebanon, en la okcidenta parto
Enirejo al Egyptian Avenue, okcidenta parto
Tombejo de Karl Marx, orienta parto

Historio redakti

Kiam en la 19-a jarcento la entombigaj ebloj de Londono malvastiĝis, la parlamento decidis malfermi sep privatajn tombejojn proksime al la tiama Londona urboranda zono. La tombejo troviĝas en norda Londono kaj konsistas el okcidenta (malfermita en 1839) kaj orienta parto (kiel plivastigo en 1854), kiuj estas dividita unu de la alia per publika strato. Highgate West – la pli malnova parto – estis fermita en 1975 pro financaj problemoj. Tie, kiel en la orienta parto troviĝas multaj maŭzoleoj. La unuiĝo Friends of Highgate Cemetery (FOHC) aĉetis en la malfruaj 1970-aj jaroj la la historie gravan okcidentan parton kaj savis tiel kontraŭ ties platigo. Ekde 1981 ambaŭ partoj estas en posedaĵo de FOHC. Por la plia rezervado de la tombejoj, la vizito de tiuj estas kotiz-deva. La orienta parto estas ankoraŭ funkcianta. La okcidenta parto etas vizitebla nur en kadro de regule okazanta gvidado.

Tomboj de konataj personoj redakti

Literaturo redakti

  • Felix Barker, John Gay: Highgate Cemetery. Victorian Valhalla. London (John Murray) 1984, ISBN 0-7195-4137-9.
  • Hugh Meller: London Cemeteries. An Illustrated Guide and Gazetteer. S. 147-165. Godstone, Surrey (Gregg) 1985, ISBN 0-576-05010-5.
  • Audrey Niffenegger: Die Zwillinge von Highgate. S. Fischer, Frankfurt 2009, ISBN 3-10-052407-1.

Eksteraj ligiloj redakti

51.566666666667-0.14611111111111