Tombejo de Varsoviaj Insurekcianoj

Tombejo de Varsoviaj Insurekcianoj (pole Cmentarz Powstańców Warszawy) – la plej granda en Pollando milita tombejo, malfermita la 25-an de novembro 1945 destine al enterigoj de elterigataj personoj el la amasaj "transitaj" tomboj de la stratoj kaj placoj de Varsovio, mortfalintaj ĉefe dum la ribelo de Varsovio. En 2012 registrita en la liston de historiaj monumentoj.

Cmentarz Powstańców Warszawy

Tombejo de Varsoviaj Insurekcianoj

Tombejo de Varsoviaj Insurekcianoj
ŝtato  Pollando
urbo Varsovio
koordinatoj 52° 13′ 34″ N, 20° 56′ 3″ O (mapo)52.22611120.934167Koordinatoj: 52° 13′ 34″ N, 20° 56′ 3″ O (mapo)
Tombejo de Varsoviaj Insurekcianoj (Varsovio)
Tombejo de Varsoviaj Insurekcianoj (Varsovio)
DEC
Cmentarz Powstańców Warszawy sur la mapo de Varsovio
Map
Cmentarz Powstańców Warszawy
vdr

Nekropolo, kiu komence ampleksis 4,5 ha, hodiaŭ okupas la areon de 1,5 ha kaj troviĝas ĉe la str. Wolska 174/176 en Varsovio, de okcidenta kaj norda flanko estas limigita per murego de Wolski-tombejo, de sudo de la str. Wolska, kaj de oriento de la str. Józefa Sowińskiego. Tie ripozas soldatoj de la Varsovia ribelo kaj ties civilaj viktimoj, ankaŭ etprocente soldatoj mortfalintaj en Varsovio en aliaj operacoj de la Dua Mondmilito.

Historio redakti

Unuaj entombigoj okazis jam novembre 1945 kaj daŭris ĝis komenco de la 50-aj jaroj. La plej granda funebra ceremonio okazis la 6-an de aŭgusto 1946, kiam al Wola oni kunveturigis 5,5 tunoj da cindroj (117 ĉerkoj) de murditaj personoj kaj bruligitaj en la unuaj tagoj de la ribelo sur terenoj de antaŭa Ĝenerala Inspektejo de Armitaj fortoj (Aleo Ujazdowskie), sidejo de Gestapo ĉe aleo Szucha, kaj ankaŭ de la kvartalo Wola mem, en tio el amasa genocida ekstermo de la loĝantaro, nomata de la travivintoj kiel la masakro de Wola.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Cmentarz Poległych w Powstaniu 1944 r. w Warszawie (Tombejo de Mortfalintoj en la Ribelo de 1944 en Varsovio), "Architektura", n-ro 3, p. 73–75, Varsovio 1949

Eksteraj ligiloj redakti