Tombejo de la Defendintoj de Lvovo

Tombejo de la Defendintoj de Lvovo (populara nomo: Tombejo de Lvovaj Agletoj) – aŭtonomeca parto de Liĉakiva tombejo en Lvovo. Ĝi okupas apartan lokon - montajn deklivojn sud-oriente de la mezurbo. En ĝi troviĝas tomboj de partoprenantoj de la defendo de Lvovo kaj Orienta Malgrandpolio, mortfalintaj en la jaroj 1918–1920 aŭ mortintaj pli poste.

Tombejo de la Defendintoj de Lvovo

koordinatoj 49° 49′ 48″ N, 24° 3′ 29″ O (mapo)49.83011388888924.058136111111Koordinatoj: 49° 49′ 48″ N, 24° 3′ 29″ O (mapo)
Map
Tombejo de la Defendintoj de Lvovo
vdr

Ofte oni nomas ĝin Tombejo de Agletoj, ĉar inter enterigitaj tie preskaŭ 3 000 soldatoj, plimulton konsistigas Lvovaj Agletoj, alinome junularo de mezlernejoj kaj altlernejoj kune kun intelektularo. Nomata de poloj sankta loko (Campo Santo).

Postmilita periodo redakti

Detruado

Post anekso de Lvovo de la Ruĝa Armeo la tombejo estis regule rabita kaj detruata, oni frakasis monumentojn al usonaj kaj francaj soldatoj, kiuj batalis kune kun poloj. En katakomboj, super kiuj oni konstruis etaĝon, estis lokigitaj garaĝoj kaj ŝtonlaborejo. Parton de la tombejo surkovris vojo. Fina detruo okazis en la 70-aj jaroj. La 25-an de aŭgusto 1971, laŭ ordono de Leonid Breĵnev, helpe de tankoj kaj konstrumaŝinoj oni neniigis kolonaron, eĉ oni provis frakasi grandajn pilonojn de la Triumfa Arko, kiuj tamen rezistis kontraŭ tiuj ĉi provoj. Oni pripafis surskribojn sur la pilonoj, niveligis kun la tero duonronde aranĝitaj tomboj sur la terasoj. Ŝtonajn leonojn, kiuj staris antaŭ la Triumfa Arko, estis forveturigitaj urboranden. Tiel ĉesis ekzisti la plej fama nekropolo de la Dua Pola Respubliko.

Renovigo

La situacio ŝanĝiĝis en 1989 danke al laboristoj de la pola firmao Energopol, konstruanta nuklean centralon en la urbo Ĥmelnicko, kiuj dum sia libera tempo komencis ordigi la terenon de detruiĝinta tombejo. La laboroj estis entreprenitaj laŭ iniciato de inĝeniero Józef Bobrowski. La laboristoj de Energopol duonleĝe sekurigis kaj parte renovigis la Tombejon de la Defendintoj de Lvovo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti