La Tombo de Ciro estas la tombo de la imperiestro Ciro la Granda de Persio, fondinto de la Aĥemenida Imperio. La tombo situas en Irano, en la urbo Pasargado de la provinco Fars kaj listiĝas kiel Monda Kulturheredaĵo. Ĝi havas ses larĝajn ŝtupojn, kiuj kondukas al la reĝa konstruaĵo - ties ĉambro estas 3,17 metrojn longa, 2,11 metrojn larĝa kaj 2,11 metrojn alta, kaj havas malaltan, mallarĝan enirejon.

Tombo de Ciro
perse آرامگاه کوروش بزرگ>

ruinoj de la maŭzoleo de Ciro

ruinoj de la maŭzoleo de Ciro
tombo • kultura havaĵo • rekonilo • vidindaĵo
Civilizo Aĥemenida Imperio
Uzado maŭzoleo
Pozicio
Lando  Irano
Urbo Pasargado
Koordinatoj 30° 11′ 38″ N, 53° 10′ 2″ O (mapo)30.19388953.167222Koordinatoj: 30° 11′ 38″ N, 53° 10′ 2″ O (mapo)
Tombo de Ciro (Irano)
Tombo de Ciro (Irano)
DEC
Tombo de Ciro
Tombo de Ciro
Map
Tombo de Ciro
vdr

Kvankam ekzistas neniu firma indico identigi la tombon kiel tiu de Ciro, laŭ helenaj historiistoj Aleksandro la Granda estis konvinkita ke ĝi estas lia tombo. En modernaj tempoj unue James Morier konfirmis ĝin kiel la tombo de Ciro, kiu komparis la monumenton kun tio priskribita en la verkadoj de greka historiisto Ariano de Nikomedio.[1][2]

La maŭzoleo estas signifa historia ekzemplo de tertrema inĝeniera arto ĉar ĝi laŭdire estas la plej malnova bazizolita strukturo en la mondo, permesante al ĝi grandan rezistecon kontraŭ sisma danĝero. Ĝi estas unu el la plej gravaj Iranaj kulturaj heredaĵoj.

Referencoj redakti

  1. Strabono The Geography of Strabo. Literally translated, with notes, in three volumes, angle: "La Geografio de Strabono. Laŭvorte tradukite, kun notoj, en tri volumoj", W. Falconer, HC Hamilton, T.3, Londono: George Bell & Sons, 1889, Strb. XV.3.8, paĝo 134.
  2. Briant P., From Cyrus to Alexander: A History of the Persian Empire, same angle: "De Ciro ĝis Aleksandro: Historio de la Persa Imperio", eldonejo Eisenbrauns, 2002, paĝo 85, ISBN 0-19-813190-9