La Tombo de Hafizo kaj ĝia rilata memorsalono, la Ḥāfeẓia, estas du strukturoj kiuj situas en la norda limo de Ŝirazo, Irano, en memoro pri la famkonata persa poeto Hafizo. La malfermaj pavilonostrukturoj situas en la ĝardenoj Golgašt-e Moṣallā sur la norda bordo de laŭsezona rivero kaj enhavas la marmortombon de Hafizo. La nunaj konstruaĵoj kompletiĝis en 1935; la franca arkitekto kaj arkeologo André Godard ĝin desegnis. Ĝi staras en la loko de antaŭaj strukturoj, la plej bonkonata el kiuj konstruiĝis en 1773. La tombo, ĝiaj ĝardenoj kaj la ĉirkaŭaj monumentoj al aliaj bonegaj figuroj estas turismofokuso en Ŝirazo.

Tombo de Hafizo
Ḥāfeẓia

tombo
Prezento
Stilo Islama arkitekturo
Tipo Entombiga konstruaĵo
Arkitekto André Godard
Dato de konstruo 1935
Protekto Historia monumento ekde 1452
Geografio
Lando Irano
Regiono Provinco Fars
Loko Ŝirazo
Geografia situo 29° 37′ 31″ N, 52° 33′ 30″ O (mapo)29.62527852.558319Koordinatoj: 29° 37′ 31″ N, 52° 33′ 30″ O (mapo)
Tombo de Hafizo (Irano)
Tombo de Hafizo (Irano)
DEC
Tombo de Hafizo
Tombo de Hafizo
Tombo de Hafizo
Situo de Tombo de Hafizo

Map

vdr
Historia foto de fera transeno, latisata sanktejingo kiu antaŭe enfermis la tombon de Hafizo.
Narenjestan Muzeo de Ŝirazo
La nuntempa plialtigata tombo de Hafizo en 2009.

Historio redakti

Hafizo naskiĝis en Ŝirazo ĉirkaŭ 1315 kaj mortis tie en 1390. Kara figuro de la iranaj homoj, kiuj lernas parkere siajn versojn, Hafizo estis eminenta en sia hejmurbo kaj aranĝis pozicion kiel la kortegopoeto.[1]

En lia memoro, Timurida guberniestro Babur Ibn-Baysunkur ordonis en 1452 la konstruon de kupolsimila struktureto en Ŝirazo proksime de lia tombo ĉe Golgašt-e Moṣallā — ĝardenoj kiu rolis en la poezio de Hafizo. Pli ol 19,000 kvadrataj metroj, la vastaj ĝardenoj ankaŭ estis hejmo al Ḵāk-e Moṣallā, unu el la tombejoj de Ŝirazo, kaj Babur samtempe ordonis la konstruon de naĝejo ĉi tie. Safavida Abbaso la 1-a kaj Nādir Ŝaho ambaŭ kredis ke antaŭsignoj en la poezio de Hafizo necesigis la restarigon de monumentoj, kaj ili aranĝis apartajn tiajn projektojn dum la sekvantaj 300 jaroj.[2]

Multe pli granda monumento estis konstruita en la ĝardenoj en 1773 dum la regado de Zandida Karim Ĥano. Trovita sur la norda bordo de la laŭsezona Rudĥaneye Ĥoŝk-rivero en la Musalla Ĝardenoj, la Ḥāfeẓia havis kvar centrajn kolonojn, kun du ĉambroj ĉe la orientaj kaj okcidentaj finoj; la nordaj kaj sudaj flankoj restis malfermaj. La konstruaĵo dividis la ĝardenojn en du regionoj; antaŭe staris bosko de oranĝarboj; malantaŭe estis la tombejo. Ekstere de la strukturo, meze de la tombejo, estis la tombo mem, kun marmorplato metita super la tombo. Kaligrafiisto gravuris la marmoron kun eltiraĵoj de la poezio de Hafizo.[2]

En 1857 la guberniestro de Fars restarigis la tombon; en 1878 alia guberniestro de Fars konstruigis lignan enfermaĵon ĉirkaŭ la tombo. Sekvante, la ejo iĝis temo de polemiko, kiam en 1899 Parsio el Barato komencis konstrui sanktejon ĉirkaŭ la tombo de Hafizo. Kvankam la Ulemo de Ŝirazo permesis la filantropan Parsion konstrui la feran kaj lignan sanktejon, religiema juristo kiu pretendis aŭtoritaton en Ŝirazo, ʿAli-Akbar Fāl-Asiri, denuncis Zaratuŝtran konstruaĵon super la tombo de Islamano. Kun la anoj, li detruis la duon-kompletan sanktejon. La Ŝirazuloj protestis la detruon, kaj la registaro ordigis la rekonstruadon de la monumento, sed Fāl-Asiri kontraŭbatalis ilin kaj prononcis ke li detruus ajnan monumenton konstruota tie, eĉ se la reĝo mem starigus ĝin. La sanktejo restis en ruinoj dum du jaroj, ĝis 1901 kiam princo Malek Mansur Mirza Shao lokis dekoracian ferotransenon ĉirkaŭ la tombo de Hafizo. Oni surskribis ĝin kun Hafizo-versoj kaj kun la nomoj de transeno-patronoj.[2]

 
Geometriaj arabeskaj emajlokaheloj sur la kupolplafono de la Tombo de Hafizo en Ŝirazo.

La nuna strukturo redakti

Agadoj reestigi kaj vastigi la monumenton al Hafizo komenciĝis en 1931, kiam la guberniestro de Fars kaj Esfahano, Faraj-Allāh Bahrāmi Dabir-e Aʿẓam, ordigis ŝanĝojn al Ḥāfeẓia kaj la riparon de la bosko de oranĝarboj. Kromaj plibonigoj prokrastiĝis ĝis la Edukministerio en 1935 planis novan konstruaĵon. Franca arkeolog-arkitekto André Godard estis la teknika direktoro de la Fako de Antikvecoj en la tempo, kaj oni komisiis lin por desegni la novajn konstruaĵojn.[2]

 
La tombo de Hafizo lumigita dum la nokto, 2009.

Oni levis la tombon de Hafizo unu metro super grundonivelo kaj ĉirkaŭis ĝin per kvin ŝtupoj. Ok kolonoj, ĉiuj dek metroj en alteco, apogas la kuprokupolon en la formo de derviŝa ĉapelo. Bunta arabeska mozaiko kun simetrio dek-sesope reflektata kovras la plafonon de la kupolo.

La origina, kvar-kolona memorsalono kiun Karim Khan konstruis en 1773 estis amplekse vastigitaj. Oni aldonis dek ses kolonojn al la kvar originaj, por krei longan verandon, kaj sur pluraj fasadoj oni gravuris gazalojn kaj aliajn eltiraĵojn de la poezio de Hafizo.[2]

Ĝardenoj kaj turismo redakti

Oni aldonis plurajn rektangulajn naĝejojn inter la ĝardenoj, kaj bone konservitaj oranĝarboj, vojetoj, riveretoj kaj florbedoj kreas plaĉan medion por la tombo de Hafizo kaj memorsalono, kiuj estas turismocentro de Ŝirazo.[3]

 
La nuntempe Hafizo-biblioteko en la ĝardenoj Golgašt-e Moṣallā.

Tetrinkejo sur la grundoj provizas refreŝigaĵojn en tradicia scenaro. La kupolo super la tombo de Hafizo, lumigita dum la nokto, disponigas allogan fokuson. La antaŭa tombo de Qāsem Khan Wāli nun estas biblioteko de 440 kvadrataj metroj, kiu havas 10 000 volumojn dediĉitajn al Hafizo-stipendio.[2]

Notoj redakti

  1. Bahaʾ-al-Din Khorramshahi, "Hafez ii. Hafez's Life and Times Arkivigite je 2011-08-08 per la retarkivo Wayback Machine" ("Vivtempo de Hafizo"), en Encyclopædia Iranica, Volumo 11, ĉefredaktisto Ehsan Yarshater, Dec. 15, 2002. Aliris 2011-08-07.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Kuros Kamali Sarvestani, "xiv. Hafez's Tomb(Ḥāfeẓiya) Arkivigite je 2011-01-19 per la retarkivo Wayback Machine" ("Tombo de Hafizo"), en Encyclopædia Iranica, Volumo 11, ĉefredaktisto Ehsan Yarshater, Dec. 15, 2002. Aliris 2011-08-07.
  3. "Hafiz Tomb", Shiraz attractions (Allogadoj de Ŝirazo), Iran Tourism and Touring Online. Aliris 2009-06-12]]