Tommaso di Andrea Vincidor (Bolonjo, 1493 – Breda, 1536) estis itala renesanca pentristo kaj arkitekto kiu trejniĝis kun Rafaelo kaj pasigis plej el sia kariero en Nederlando.[1] Li stis nomita ankaŭ Tommaso Vincitore, Tommaso da Bologna kaj Thomas Polonais (fare de Dürer).

Tommaso Vincidor
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1493 (1493-01-01)
en Bolonjo
Morto 1-an de januaro 1536 (1536-01-01) (43-jaraĝa)
en Breda
Lingvoj itala
Okupo
Okupo pentristo • arkitekto
vdr

Li estis disĉiplo de Rafaelo, kiun li helpis en la plenumado de la famaj Rafaelaj Kartunoj. Vincidor onidire estis poste unu el la disĉiploj de Rafaelo kiu prenis la freskojn de Vatikano sub sia estreco. Post la morto de Rafaelo en 1520 li veturis al Flandrio. Ĉe Antverpeno li amikiĝis kun Albrecht Dürer (1521); la germana majstro pentris lian portreton, kaj aludas lin en sia Taglibro laŭ la nomo de Thomas Polonais. Pli postaj detaloj de la vivo de Tommaso estas svagaj kaj disaj. Li eniris je la servo de Henriko de Nassau je Breda, kaj estis dungita por la rekonstrua kaj dekora laboro ĉe la tiea kastelo, kaj mortiĝis en Nederlando en 1536.

Referencoj redakti

Literaturo redakti