Thomas Clement “Tommy” Douglas (20 oktobro 1904 - 24 februaro 1986) estis kanada socialdemokrata politikisto kaj baptisma pastoro. Li estis elektita al la Ĉambro de Deputitoj de Kanado (angle, House of Commons; france, Chambre des communes) en 1935 kiel membro de la Kooperativa Civitanara Federacio, KCF (angle, Co-operative Commonwealth Federation, CCF; france, Fédération du Commonwealth coopératif, FCC). Li forlasis federacian politikon por iĝi la gvidanto de la KCF de Saskaĉevano kaj poste la sepa premiero (ĉefministro) de Saskaĉevano ekde 1944 ĝis 1961. Lia registaro estis la unua socialdemokrata registaro en Nordameriko, kaj ĝi lanĉis la unuan universalan, tutinkluzivan, unu-pagantan sanzorgo-programon de la kontinento.

Thomas Clement Douglas
La Hon. T.C. Douglas, Premiero de Saskaĉevano, kun Soldato P. Campbell de la Saskatuna Malpezinfanterio, Barneveld, Nederlando, la 29-a de aprilo 1945
La Hon. T.C. Douglas, Premiero de Saskaĉevano, kun Soldato P. Campbell de la Saskatuna Malpezinfanterio, Barneveld, Nederlando, la 29-a de aprilo 1945
Persona informo
Tommy Douglas
Naskiĝo 18-a de oktobro 1919
en Camelon, Falkirk, Skotlando
Morto 28-a de septembro 2000
en Otavo, Ontario, Kanado)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Beechwood Cemetery vd
Religio Kristano
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Universitato Brandon, Universitato McMaster, Universitato de Ĉikago
Partio CCF (1935–1961)–NDP (1961–1986)
Subskribo Tommy Douglas
Familio
Patro Thomas Douglas vd
Patrino Annie Clement vd
Edz(in)o Irma Dempsey (1930)
Infanoj Shirley Douglas kaj Joan Douglas
Profesio
Okupo politikisto • pastro • kleriko vd
Aktiva en OtavoWeyburnReĝinoGlasgovo • Carberry vd
1-a Gvidanto de la
Nov-Demokratia Partio
Dum 3-a de aŭgusto 196124-a de aprilo 1971
Antaŭulo pozicio stariĝis
Sekvanto David Lewis
7-a Premiero de Saskaĉevano
Dum 10-a de julio 19447-a de novembro 1961
Antaŭulo William John Patterson
Sekvanto Woodrow Lloyd
Ano de Ĉambro de Deputitoj de Kanado
Dum 10-a de julio 19447-a de novembro 1961
Antaŭulo Colin Cameron
Sekvanto balota distrikto dissolviĝis
Dum 22-a de oktobro 196225-a de junio 1968
Antaŭulo Erhart Regier
Sekvanto balota distrikto dissolviĝis
Dum 14-a de oktobro 193515-a de junio 1944
Antaŭulo Edward James Young
Sekvanto Eric Bowness McKay
Ano de Leĝdona asembleo de Saskaĉevano
Dum 15-a de junio 19447-a de novembro 1961
Antaŭulo George Crane
Sekvanto Junior Staveley
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stariginte la saskaĉevanan sanzorgo-programon, Douglas rezignis la premierecon kaj kampanjis por gvidi la lastatempe formitan kanadan Nov-Demokratian Partion (NDP), la partio kiu postvenis la pli frua KCF. La NDP elektis lin kiel sia unua federacia gvidanto en 1961. Kvankam Douglas neniam estris la partion en registaron, la partio ofte tenis la potenc-ekvilibron en la Ĉambro de Deputitoj. Li renomiĝis pro sia principa opozicio al la altrudo de la Leĝo pri Militaj Rimedoj (angle, War Measures Act; france, Loi sur les mesures de guerre) dum la Oktobra krizo de 1970. Li rezignis kiel partigvidanto la venontan jaron sed daŭris kiel parlamentano ĝis 1979.

Douglas ricevis multajn honorajn doktorecojn, kaj fonduso nome de li kaj de lia politika mentoro, M.J. Coldwell, stariĝis en 1971. En 1981, oni premiis al Douglas la Ordenon Kanadan, kaj li iĝis membro de la Privata Konsilio en 1984, du jarojn antaŭ sia morto. En 2004, programo de la nacia telesendanta korporacio, la CBC, nomis Tommy Douglas kiel La plej brava kanadano (angle, The Greatest Canadian; france, La plus grande personnalité canadienne), surbaze de Kanado-kovranta opiniosondo de la spektantoj.