Ton KOOPMAN (* 2-an de oktobro 1944 en Zwolle/Nederlando) estas nederlanda dirigento, orgenisto, klavicenisto kaj muzikinstruisto.

Ton Koopman
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1944 (1944-10-02) (79-jaraĝa)
en Zwolle
Lingvoj nederlandagermana
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Conservatorium van Amsterdam
Okupo
Okupo dirigentoĥorestroorgenisto • klavicenisto • pianistokomponisto • muzikologo • universitata instruisto • muzikistokantoverkisto
TTT
Retejo http://www.tonkoopman.nl/text/tonkoopman/?lan=2
vdr

Edukado kaj verkado redakti

Post la gimnazia tempo Ton Koopman studis klavicenon, orgenon kaj muziksciencojn en Amsterdamo. Li ricevis la premion Prix d'Excellence kaj por orgeno- kaj por klavicenoludado. Li specialiĝis pri barokmuziko.

En 1968 li partoprenis la internacian klavicenkonkurson de la Festival Musica Antiqua en Bruĝo. Same kiel Scott Ross kaj Roswitha Trimborn li gajnis tiam por la klavicenludado nur 'ateston', kio ja substrekas la gradon de malfacileco de ĉi tiu fama konkurso, konsidere la brilan karieron, kiujn ĉi tiuj muzikistoj poste trairis. Koopman tamen ricevis dum la sama konkurso la unuan premion por kontinua baso. En 1979, 1982 kaj 1985 li estis membro de la ĵurio por la duajara orgenkonkurso dum la sama bruĝa festivalo.

En 1979 li fondis barokorkestron: The Amsterdam Baroque Orchestra. Kun ĉi tiu orkestro li produktis sonregistraĵojn por vinilaj kaj kompaktaj diskoj pri verkoj de i.a. Jan Pieterszoon Sweelinck, Johann Sebastian Bach, Carl Philipp Emanuel Bach, Heinrich von Biber, Georg Friedrich Händel kaj Wolfgang Amadeus Mozart. En 1993 Li fondis The Amsterdam Baroque Choir. En 2008 ambaŭ ensembloj kunfandiĝis en Amsterdam Baroque Orchestra & Choir (ABO&C).

Krom sia agado kiel dirigento de ABO&C li prezentiĝis kiel gastdirigento de simfoniorkestroj kiel ekz. la Koninklijk Concertgebouworkest, la Berliner Philharmoniker kaj la Novjorka Filharmonio.

Dum sia longa kariero li prezentiĝis ĉe la plej gravaj kaj elstaraj festivaloj tutmondaj. Kiel orgenisto li ludis sur la plej gravaj historiaj instrumentoj de Eŭropo kaj kiel klavicenisto kaj dirigento de ABO&C li gastis en preskaŭ ĉiuj gravaj koncertejoj kaj muzikfestivaloj de la mondo, ekzemple Concertgebouw en Amsterdamo, la Théatre des Champs-Elysées en Parizo, la Philharmonie en Munkeno, la Alte Oper en Frankfurto ĉe Majno, la Lincoln Center kaj Carnegie Hall en Novjorko, same kiel en grandaj koncertejoj en Vieno, Londono, Berlino, Bruselo, Madrido, Romo, Salcburgo, Tokio kaj Osako.

Li estas la artisma direktisto de la ĉiujara festivalo “Itinéraire Baroque” en Francio. Ekde 2011 ĝis 2013 li estos gastdirigento de la Orkestro je Klevlando.

Instrutaskoj redakti

  • Koopman estas docento por klaviceno ĉe la reĝa konservatorio je Hago.
  • La 15-an de decembro 2006 li prezentis ĉe Unuversitato je Leiden sian enirprelegon, per kiu li profesoriĝis en la fakoj de la "artoj, aparte pri la historie informita prezentopraktiko de malnova muziko" (historiema koncertado).

Koopman estas reprezentanto de la historiema koncertado kaj klopodas realigi la muzikverkojn kiel eble plej aŭtentaj, interalie per uzado de la orkestro-okupado kaj instrumentoj (aŭ ekzaktaj kopioj de ili) el la epoko de la komponisto komponisto.

Diskografio redakti

Koopman sonregistris multegajn el siaj prezentadoj.

Li prizorgis novan eldonon de ĉiuj 16 orgenkonĉertoj de Georg Friedrich Händel (Breitkopf & Härtel) same kiel Mesio de Händel kaj de Buxtehude La lasta juĝo (Carus Verlag).

Koopman kaj Bach redakti

Inter 1994 kaj 2004 li realigis grandan projekton: prezenti kaj sonregistri ĉiujn kantatojn de Johann Sebastian Bach kun sia , kunlabore kun muziksciencisto Christoph Wolff. Li eldonis la 202 kantatojn sur KD-oj sub la titolo "Complete Cantatas", sufiĉe por 180 horoj aŭ 7,5 tagoj da muziko.

Por ĉi tiu Bach-projekto oni aljuĝis al li diversojn premiojn: Deutsche Schallplattenpreis, ‘Echo Klassik 1997’ kaj la premion Hector Berlioz. Ankaŭ ĉi tiu projekto de Bach-kantatoj estis nomumata por Grammy Award (USA) kaj Grammophone Award (GB).

Koopman kaj Buxtehude redakti

En 2005 Ton Koopman komencis per sia jena granda projekto: prezentado kaj sonregistrado de la kompleta konserviĝinta verkaro de Dietrich Buxtehude, la granda antaŭulo de juna Johann Sebastian Bach, verko kiu ampleksas 30 KD-ojn kaj estis finfarata en 2010.

Kiel prezidanto de la Internationale Buxtehude Gesellschaft Ton Koopman kunorganizis multajn simpoziojn, ekspoziciojn kaj koncertojn.

Honorigoj redakti

  • En la Bach-memorjaro 2000 oni dekoraciis lin per la titolo honordoktoro de Universitato de Utreĥto, pro siaj elstaraj kontribuoj al la esploro kaj interpretado de la sakrala verkaro de J.S.Bach.
  • En 2003 Ton Koopman estis nomumita Kavaliro en la Ordeno de la Nederlanda Leono.
  • En februaro 2004 li ricevis la Arĝentan Fonografpon de la Nederlanda sondisko-industrio, la NVPI.
  • En 2004 oni aljuĝis al li kiel la unua la Klasikmuzikan Premion de VSCD.
  • En 2006 li ricevis la renoman Bach-medalon de la urbo Lepsiko.
  • En 2007 li ricevis kune kun Amsterdam Baroque Choir la Klasikmuzikan Publikoremion de Edison.
  • Li estas honormembro de Royal Academy of Music en Londono.

Propra etikedo redakti

Koopman laboris por diversaj sondiskaj etikedoj, ekz. Erato, Teldec, Sony, Philips kaj DGG.

En 2003 li starigis sian propran sondiskan etikedon: "Antoine Marchand" (traduko de la nomo "Ton Koopman"). Sub ĉi tiu etikedo li eldonas ekde tiam siajn sonregistraĵojn. Ĝi estas disdontata far Challenge Records.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti