Tondilo

ilo kun du kontraŭaj klingoj por tranĉi paperon ktp.

Tondilo estas mana ilo por distranĉi aĵojn, per du klingoj, moviĝantaj unu renkonten al la alia.

Tondilo

Tondiloj por maldekstra kaj dekstra manoj

Tondiloj por maldekstra kaj dekstra manoj
Klasifiko serurista instrumentaro
Uzata por distranĉado
Rilataj ĉizojo
vdr

La principo laŭ kiu disrompiĝas pecoj, kuŝas en aplikado de du preterpasantaj fortoj, do tranĉas per tondostreĉo, iom diference kun iloj kiel tranĉpinĉiloj, kiuj uzas rekte oponitajn fortojn, do per premstreĉo.

Kutimaj tondiloj estas destinitaj por tondi ne tre dikajn pecojn el molaj materialoj - paperon, kartonon, polietilenon, ŝtofon, harojn, ledon ktp.

Ĉizojo multe similas al tondilo laŭ principo kaj uziĝas por tondi jen pli dikajn pecojn, jen pli malmolajn materialojn kiel ladon aŭ kiel paper-rismon.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri tondilo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-09-06.