Toni MARK (naskiĝinta la 29-an de oktobro 1934 en Vieno, mortinta la 10-an de marto 1959 en Tegernsee) estis aŭstra skiisto de alpa skiado. Plurfoje li venkis ĉe internaciaj konkursoj kaj iĝis en 1959 ĉampiono aŭstria de kombino; mallonge poste li estis trafita de akcidento surskivega dum malsuprenglito en Rottach-Egern.

Toni Mark
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1934 (1934-10-29)
en Vieno
Morto 10-an de marto 1959 (1959-03-10) (24-jaraĝa)
en Tegernsee
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo alpa skianto
vdr

Vivo redakti

 
Tombo de Toni Mark en Saalfelden

Mark estis la plej maljuna infano kun ok gefratoj de laborista familio pasigante la junulajn jarojn en Saalfelden. Tre juna li ekokupiĝis pri skiado partoprenonte post la Dua mondmilito en multaj konkursoj. Paralele li trejnitis kiel ĉarpentisto, konstruis materialtelferojn kaj laboris ĝismorte en Mittersill en la bonkonata skifabriko Blizzard.

La unuaj sukcesaj ĉekonkursaj estis je la komenco de la 1950-aj jaroj kiam Mark apartenis al la salcburgia landa teamo. Inter 1953 kaj 1955 li okfoje venkis ĉe aŭstriaj junulaj ĉampionadoj.[1] En 1954 Mark venkis en ĉiuj disciplinoj alpaj salcburgiaj.[2] Dum la sezono 1954/55 Mark ekestis en la aŭstria nacia teamo sukcesante samjare ĉe konkursoj organizitaj de Federacio Internacia de Skiado/FIS. Post novaj sukesoj en 1955/56 li venkis plurfoje en vintro 1956/57: en Madonna di Campiglio, en Crans-Montana, en Chamonix kaj en Tatranská Lomnica.

Pro nedaŭra sporta malbonstato je la komenco de la veninta sezono Mark ne partoprenis en 1958 en Bad Gastein (Distrikto St. Johann im Pongau) dum la monda ĉampionado. Tie li rajtis nur provskiisti.[3] Sed je la fino de la sezono li denove venkis slalome kaj malsuprenglite en Zermatt.

Mankis novaj sukcesoj je la komenco de vintro 1958/59 ĝis kiam li gajnis la arĝentan medalon slalome ĉe la aŭstriaj ĉampionadoj en Kitzbühel. Sekve li estis aŭstra venkisto kombina. Ses tagojn poste li suferis gravegan akcidenton en Bavario forlasante la skivegon kaj trafante spektantojn. Post tritaga sufero ĉekapa li mortis. Je lia memoro organizitis de 1961 ĝis la 1970-aj jaroj Toni-Mark-konkursoj alterne en Saalfelden, Saalbach-Hinterglemm kaj Zell am See (Toni-Mark-Gedächtnisrennen).

Mark mortis mallonge post la kanadano John Semmelink (tiu ĉi trafis akcidenton en Garmisch-Partenkirchen). Pro tio FIS profunde redifinis sekurecajn mezurojn devigajn. En junio 1959 ekzemple enkondukitis la devigo porti kraŝkaskon dumkonkurse, plibonigo de antaŭkonkursoj provaj, instalo de teknika responsulo, grandskala starigo de apudskivegaj sekurecaĵoj (ekz. savigretoj).[4]

Sukcesoj enlistigitaj redakti

Venkoj de FIS-konkursoj redakti

  • 1957: malsuprenglito kaj kombino en Madonna di Campiglio
  • 1957: slalomo, malsuprenglito kaj kombino en Tatranská Lomnica
  • 1957: slalomo en Chamonix
  • 1957: malsuprenglito kaj kombino en Crans-Montana
  • 1958: slalom kaj malsuprenglito en Zermatt

Venkoj ĉe aŭstriaj ĉampionadoj redakti

  • 1959: kombino

Literaturo redakti

  • Österreichischer Skiverband/ÖSV (eld.): Österreichische Skistars von A–Z. Ablinger & Garber, Hall in Tirol 2008, ISBN 978-3-9502285-7-1, p. 260–261.
  • Joachim Glaser: Goldschmiede im Schnee. 100 Jahre Salzburger Landes-Skiverband. Böhlau, Wien-Köln-Weimar 2011, ISBN 978-3-205-78560-6, p. 168–169.
  • Hermann Nußbaumer: Sieg auf weißen Pisten. Bilanz des alpinen Skisports. 9. erweiterte Auflage, Trauner Verlag, Linz 1977, ISBN 3-85320-176-8, p. 206.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Medaloj de Mark dum junulaj konkursoj ĉe la retpaĝaro de ÖSV. Arkivita el la originalo je 2016-02-29. Alirita 2018-04-30.
  2. Joachim Glaser: Goldschmiede im Schnee. 100 Jahre Salzburger Landes-Skiverband. Böhlau, Wien-Köln-Weimar 2011, ISBN 978-3-205-78560-6, p. 336.
  3. Hermann Nußbaumer: Sieg auf weißen Pisten. Bilanz des alpinen Skisports. 9. erweiterte Auflage, Trauner Verlag, Linz 1977, ISBN 3-85320-176-8, p. 191.
  4. Detaloj tiukontekste legeblas ĉe Karl Erb: Faszination Abfahrt. SV Internationale/Schweizer Verlagshaus, Zürich 1985, ISBN 3-7263-6389-0, p. 167 kaj ĉe Dieter Seefranz: Der Weiße Rausch. Vom Skisport in Österreich. Forum Verlag, Wien 1976, p. 45.