Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la aktorino Tonie Marshall. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Marshall.

Tonie MARSHALL (naskiĝis la  29-an de novembro 1951(nun 1951-11-29) en Neuilly-sur-Seine, mortis la 12-an de marto 2020) estis franca-usona, kino-aktorino, reĝisorino kaj scenaristino laboranta en Francio.

Tonie Marshall
Persona informo
Naskonomo Anthony-Lee Caroline Julie Marshall
Aliaj nomoj Tonie Marshall
Naskiĝo 29-an de novembro 1951 (1951-11-29)
en Neuilly-sur-Seine, Seine,  Francio
Morto 12-an de marto 2020 (2020-03-12) (68-jaraĝa)
en 20-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioUsono
Familio
Patro William Marshall
Patrino Micheline Presle
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • filmaktoro • filmproduktoro • reĝisoro
Verkoj Vénus beauté
vdr

Biografio redakti

Tonie Marshall estas la filino de franca aktorino Micheline Presle kaj usona aktoro kaj reĝisoro William Marshall.

Ŝi estas la duon-fratino de aktoro Mike Marshall, unusola filo de aktorino Michèle Morgan, kiu estis la unua edzino de ŝia patro, kaj la onklino de mondumanino Sarah Marshall (unu el la ses infanoj de ŝia frato Mike).

Ŝi debutis en kino kiel komediistino sub direktado de Jacques Demy en 1972, en L'Événement le plus important depuis que l'homme a marché sur la lune kaj poste ludis multnombrajn duarangajn rolojn en televidaj serioj kaj kelkaj komedioj en Les Sous-doués de Claude Zidi en 1980, en kiu ŝi rolis instruistinon pri franca lingvo malbone traktitan de mallaboremaj lernantoj direktataj de Daniel Auteuil.

Ŝi transiris al reĝisorado en 1990 per Pentimento, donante al Antoine De Caunes unu el liaj unuaj roloj en kino. Ŝi mem verkis siajn filmojn, kiuj plejparte estas moraj komedioj aŭ dolĉ-amaraj kronikoj de perditaj, deprimitaj, vunditaj personoj kiel Pas très catholique kaj Enfants de salaud, ambaŭ kun Anémone.

En 2000, ŝi fariĝis la unua virino ricevinta Césaron por plej bona reĝisoro por sukcesa drama komedio Vénus beauté (institut) kiu ankaŭ deprenis Césaron por plej bona filmo de du plej verŝajnaj gajnontoj Jeanne d'Arc de Luc Besson kaj La Fille sur le pont de Patrice Leconte. La filmo ankaŭ gajnis Césaron por plej bona originala scenaro aŭ adapto kaj havigis al debutantino Audrey Tautou Césaron por la plej granda virina espero. La filmo estis adaptita al televido en 2005 por ARTE, sub titolo Vénus et Apollon.

En 2002, ŝi kunigis Catherine Deneuve kaj William Hurt en Au plus près du paradis, romantika komedio farita kiel omaĝo al Elle et lui de Leo McCarey. La sekvantan jaron, ŝi enscenigis parodion de teleaĉeto sur fono de geedza krizo per France Boutique, interpretita de Karin Viard, François Cluzet kaj Judith Godrèche. En 2008, ŝi retrovis unu el siaj preferataj aktorinoj: Nathalie Baye, en Passe-passe.

Filmaro redakti

Reĝisorino kaj scenaristino redakti

Aktorino redakti

Filmaro (aktorino, televidaj serioj) redakti

[dudeko da roloj]

Teatro redakti

Rekompencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti