Tonsilo estas migdalforma glando, troviĝanta malantaŭ la buŝo, pare sur du flankoj de la faringokavo.

Vido de malfermita buŝo: 1. Lango - 2. Dekstra tonsilo - 3. Uvulo - 4. Palato.

Ĝi situas en la mamuloj en muro de la faringo, proksime al la gorĝo. Ĝi estas limfoorgano, foliklo (tri paroj), ĉirkaŭante ringe la faringan aperturon de la buŝkavo kaj la nazkavo. (Antaŭuloj de la tonsilo estas la malgrandaj limfonodoj ĉe la amfibioj, birdoj.

La tasko de la tonsiloj estas la protekto de la spira kaj digesta sistemo je la bakterioj. Ili produktas antikorpojn, kiuj helpas neniigi la penetrantajn mikroorganismojn. La palataj tonsiloj ofte mem iĝas fontoj de la infekto, se ili inflamas. Se tio okazas ofte kaj kronike, oni forigas tiujn tonsilojn. La tonsilito trafas plej ofte la infanojn, ĉe maljunuloj la palataj tonsiloj dekonstruiĝas sed malgrandiĝas.

La dua paro de la tonsiloj estas la para faringa tonsilo (naztonsilo), kiu situas en supra muro de la naza faringo. Ĝi konsistas el dise situantaj limfohistoj. Ŝveliĝo de tiuj tonsiloj ĝenas la spiradon tra la naztruo, malhelpas la naturan puriĝon de la kraniaj kavoj (frunto, nazo, vango), kio povas kaŭzi inflamon en la mezorelo kaj en la menciitaj kavoj. Pro maleblo spiri tra la nazo, la malsanulo spiras tra la buŝo. Oni povas forigi ĉi tiujn tonsilojn, sed ili ankaŭ rudimentiĝas ĉe maljunuloj.

La langaj tonsiloj (langradikaj limfofolikloj) situas ĉe bazo de la lango kaj formas unuon kun la limfohistoj en la epitelio. Ĉar ili estas ofte tralavitaj per salivo, ili malofte infektiĝas.

Vidu ankaŭ redakti