Tony BENN (naskiĝis la 3-an de aprilo 1925, mortis la 14-an de majo 2014) estis brita socialista politikisto, kiu estis dumlonge parlamentano por la Brita Laborista Partio. Lia plena nomo estis Anthony Neil Wedgwood Benn kaj dum iom da tempo li estis konata kiel Vicgrafo Stansgate. Li estis ĉe la maldekstra flanko de la Laborista Partio.

Tony Benn
Persona informo
Tony Benn
Naskiĝo 3-an de aprilo 1925 (1925-04-03)
en Marylebone
Morto 14-an de marto 2014 (2014-03-14) (88-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per chronic lymphocytic leukemia vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Nova Kolegio • Westminster School • Central Foundation Boys' School vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Familio
Patro William Wedgwood Benn vd
Patrino Margaret Wedgwood Benn vd
Edz(in)o Caroline Benn vd
Infanoj Melissa Benn • Stephen Benn, 3rd Viscount Stansgate • Hilary Benn • Joshua William Wedgwood Benn vd
Profesio
Okupo politikisto • aŭtobiografo • taglibristo vd
Aktiva en Londono vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La patro de Tony Benn estis parlamentano por la Brita Liberala Partio, kiu transiris al la Laborista Partio. Liaj du avoj ankaŭ estis parlamentanoj por la Liberala Partio.

Li estis ano de la RAF (aerarmeo) dum la Dua mondmilito kaj estis elektita al la parlamento en 1950. Li bone konsciis ke je la morto de la patro li estus senrajtigita resti en la parlamento, ĉar li heredus la nobeltitolon Vicgrafo Stansgate. Do dum jaroj li kampanjis por ŝanĝi la leĝon.

En 1960 lia patro mortis kaj en 1961 oni elĵetis Benn el la parlamentejo. Malgraŭ la fakto ke li estis senrajtigita resti en la parlamento, la popolo denove elektis lin. La instancoj tiam donis la lokon en la parlamentejo al Malcolm St Clair, la konservativa kandidato, kiu gajnis la duan lokon en la balotado.

Benn daŭre agitis kaj fine la konservativa registaro akceptis ke oni devos ŝanĝi la leĝon. Do, la 31-an de julio 1963 nova propono, kiu permesis la rezignadon de honoraj titoloj, leĝiĝis, kaj Benn rezignis la titolon Vicgrafo Stansgate. Post nova baloto Benn estis reelektita al la parlamento la 20-an de aŭgusto.

En la registaro de Harold Wilson li fariĝis ministro pri poŝto, telegrafoj kaj telefonoj kaj poste ministro pri teknologio. En la 1970-aj jaroj li fariĝis ministro pri industrio kaj poste ministro pri energio.

En 1981 li kandidatiĝis por la posteno de vic-estro de la Laborista Partio. Li preskaŭ gajnis sed estis venkita de Dennis Healey.

Li forte subtenis la britajn ministojn dum la longdaŭra minista striko en 19841985 kaj estis tre severe atakita per konservativaj tagĵurnaloj kaj aliaj.

En 1988 li kanditatiĝis por la posteno de ĉefgvidanto de la Laborista Partio sed denove estis venkita.

En 2001 li forlasis parlamenton por "doni pli da tempo al politikaj aferoj". Li fariĝis grava kontraŭulo de milito kontraŭ Irako kaj vojaĝis al Bagdado por intervjui Saddam Hussein. La intervjuo aperis en brita televido.

Dum jaroj li verkis tagĵurnalon kaj ĝis 2003 oni eldonis 7 volumojn.

Li edziĝis al la usondevena edukisto kaj verkisto Caroline Benn en 1949. Ŝi mortis en 2000. Ili havis 4 geinfanojn. La filo Hilary Benn estas parlamentano kaj ministro en la registaro de Tony Blair.