Tony Halik, ĝuste Mieczysław Sędzimir Antoni Halik, (naskiĝis la 24-an de januaro 1921 en Toruń, mortis la 23-an de majo 1998 en Varsovio) – pola vojaĝisto, ĵurnalisto, verkisto, filmisto, fotisto, aŭtoro de televidaj elsendoj pri vojaĝado (kune kun edzino Elżbieta Dzikowska).

Tony Halik
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1921 (1921-01-24)
en Toruń
Morto 23-an de majo 1998 (1998-05-23) (77-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo de Bródno vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Edz(in)o Elżbieta Dzikowska vd
Profesio
Okupo esploristo • ĵurnalisto • televida prezentisto • televida personaĵo vd
Laborkampo ĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo de Tony Halik

Dum la dua mondmilito flugis dum batalo de Anglio en Skadro 201 de Royal Air Force, sed pro ricevita paftrafo ektroviĝis en Francio, kie aliĝis al tiea rezisto-movado. Pro sia aktiveco estis distingita de la franca Milit-Kruco. Post la milito pli ol 30 jarojn laboris kiel korespondanto de NBC.

En 1976 kune kun Elżbieta Dzikowska kaj peruano Edmundo Guillen atingis legendan ĉefurbon de inkaojVilkabamba.

Dum pli ol 20 jaroj gvidis kun la edzino programojn (pli ol 300) por TVP: Tie, kie pipro kreskas, Tie, kie vanilo kreskas, Tie, kie migdaloj floras, Tie, kie eŭkalipto flaras kaj Pipro kaj vanilio. Reĝisoris pli ol 400 dokumentajn filmojn.

Li verkis 13 librojn, multe da artikoloj por gazetaro kaj kunkreis komputilan Enciklopedion de la Mondo.

Ĵurnalista kariero redakti

Halik scipovis paroli en multaj fremdaj lingvoj: hispana, angla, franca, portugala, itala, rusa, germana, ĉeĥa kaj en indianaj - hinana, xavante kaj de gvaranioj (popolo). Li distanciĝis de politiko, sed pro lia ciklo de politikaj programoj pri Kubo NBC akiris premion Pulitzer.

Li legis librojn de Erich von Däniken kaj interesiĝis pri NOL-oj. Revis por esti la unua ĵurnalisto en la kosmo. Li flugis en balono kune kun Bertie Forbes, volonte renkontiĝis kun sorĉistoj, malsankonantoj kaj ŝamanoj. Parolis kun Henry Kissinger, Fidel Castro kaj Lech Wałęsa, kaj en 1972 akompanis al prezidento Richard Nixon dum lia vojaĝo en Pollando.

Verkoj en la pola redakti

  • 180 000 km przygody (180 000 km de aventuro) (elekto de: Con cámara y rifle a través del Mato Grosso, 180 000 kilometros de aventuras; elhispanigis Zofia Wasitowa; Iskry 1975, serio: „Ĉirkaŭ la mondo”; Bernardinum 2006, ISBN 83-7380-371-8
  • Z kamerą i strzelbą przez Mato Grosso (Kun kamerao kaj pafilo tra Mato Grosso) (elhispanigis Teresa Marzyńska; Glob 1986, ISBN 83-7007-025-6; 1987, ISBN 83-7007-120-1
  • Moja wielka przygoda (Mia granda aventuro) (elhispanigis Teresa Marzyńska); Glob 1988, ISBN 83-7007-153-8; reeldono titolita Jeep. Moja wielka przygoda (Jeep. Mia granda aventuro): Pelplin 2006, poste Eldonejo Bernardinum 2008, ISBN 978-83-7380-463-0
  • Urodzony dla przygody (Naskita por aventuro) elhispanigis Teresa Marzyńska kaj Marzena Mentrak; Glob 1990, ISBN 83-7007-234-8; Eldonejo DSP 1991, ISBN 83-7007-234-8
  • Wielkie przygody małej Patrycji (Grandaj aventuroj de malgranda Patricio) (Eldonejo Polus 1991, ISBN 83-900071-2-6

Organizaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti