La mineralo Topazo estas multloke kaj kompare grandkvante trovebla silikato kun la kemia struktura formulo Al2[6][(F,OH)2|SiO4]. Topazo estas inter la mineraloj kiuj povas iĝi aparte grandaj kaj pezaj kristaloj. La plej grandaj konataj kristaloj longas pli ol unu metron kaj pezas ĝis 2,5 tunojn.

topazo sur kvarco, trovita en Groot Spitzkopje, Swakopmund, Erongo, Namibio
(grando 4,6 x 4,5 x 3,1 cm)
klara, travidebla topazo el Minas Gerais, Brazilo (grando 16,1 cm x 13,8 cm x 3,8 cm; pezo 1,5 kg)

La mineralo malsolidigeblas al alia kemia konsisto nur en temperaturo de pli ol 1350 celsiusaj gradoj, do ne facile "fandeblas". Kontakto kun pura, koncentrita sulfata acido damaĝas la kristalan surfacon, kaj se la kristalo longe kuŝas en tia koncentrita acido, ĝi iom post iom estas malaperigata. Malkoncentrita sulfata acido tamen ne damaĝas ĝin.

Etimologio kaj historio redakti

Laŭ la romia natursciencisto Plinio la Maljuna la nomo topazo venas de la insuleto Topazos (supozeble la insulo Zabargad"Sanktjohana Insulo"), kiu situas en la Ruĝa Maro. Fakte tie de antikvaj tempoj miniĝas ne topazo, sed krizolito respektive olivino, alia silikato kiu estis longa konfuzita kun topazo. Alia klarigo atribuas la nomon al la sanskrita vorto tapas, kiu havas la signifon "fajro" aŭ "lumo".

En 1740, topazo estis aldonita al la krono de la reĝo de Portugalio, en la kredo ke temus pri vera diamanto.

Uzo kiel gemo redakti

Topazo estas valora gemo, kiu tamen, pro ĝia relativa abundo, ne tro multekostas, eĉ por grandaj, altkvalitaj pecoj. Esceptoj estas la en la naturo tre malofta "blua topazo", kiu estas ankaŭ nomata "grandvalora topazo", kaj ankaŭ la malofta oranĝkolora-ruĝa variaĵo nomata "imperia topazo" aŭ "reĝa topazo".

 
polurita, blua topazo