Ĉefulo Topinabee (Toopinaabii, Li Kiu Sidas Trankvile) estis estro de la Potavatomoj. Li naskiĝis en la vilaĝo de sia patro ĉe la Rivero St. Joseph en 1758. Ĉefulo Topinabee estas filo de hereda ĉefulo de ĉiuj Potavatomoj, Anakviba (Nanakviba), kaj frato de Ĉefulo Chebaas, biologia avo de Ĉefulo Abram B. Burnett (Nanweshmaa). Kune kun lia patro, li ankaŭ konatiĝis kiel unu el la plej elstaraj Potavatomiaj ĉefuloj en historio. Li dokumentiĝis kiel la elstara militisto, kaj famiĝis pro siaj imponaj taktikaj decidoj en multaj bataloj, samkiel sia patro, kiu mortis en 1826. Li estis konsilanto al Tecumseh dum ties popolleviĝo. Li subskribis la Traktaton de Greenville en 1795, kiu cedis multon el la nuna usona ŝtato de Ohio al Usono. Li ankaŭ subskribis 11 postajn traktatojn. Lin sekvis kiel estro de la Potavatomoj Leopold Pokagon.

Fontoj redakti