En homa anatomio, la toraka diafragmo, aŭ simple la diafragmo (el antikva greka lingvo: διάφραγμα diáfragma "sekcio"), estas histo de interna skelet-muskolo[1] kiu etendas trans la fundon de la torako. La diafragmo apartigas la brustan kavaĵon enhavantan la koron kaj pulmojn, for de la abdomeno kaj elfaras gravan funkcion en spirado: kiam la diafragmo kuntiriĝas, la volumeno el la brustaj kavaĵoj pliiĝas kaj aero estas tirita en la pulmojn.

Homa diafragmo, fronta vido el sube, montrante malfermaĵojn.

La esprimo "diafragmo" en anatomio povas rilati al aliaj plataj strukturoj kiel ekzemple la urogenitala diafragmo aŭ pelva diafragmo, sed "la diafragmo" ĝenerale rilatas al la toraka diafragmo.

Aliaj mamuloj havas diafragmojn, kaj aliaj vertebruloj kiel ekzemple amfibioj kaj reptilioj havas diafragmo-similajn strukturojn, sed gravaj detaloj de la anatomio varias, kiel ekzemple la pozicio de pulmoj en la abdomena kavaĵo.

Referencoj redakti

  1. Campbell, Neil A.. (2009) Biology: Australian Version, 8‑a eldono, Sydney: Pearson/Benjamin Cummings, p. 334. ISBN 978-1-4425-0221-5.

Vidu ankaŭ redakti