Torfaen estas distrikto en la regiono Suda Kimrio. Ĝi situas pli-malpli en la centro de la tradicia graflando Monmouthshire. Inter la jaroj 1974 kaj 1996 temis pri distrikto de la (dum 1996 malinstalita) graflando Gwent.

Torfaen
distrikto
Blazono
ĉefareo de Kimrio • borough [+]

LandoKimrio
RegionoSuda Kimrio

ĈefurboPontypool
- koordinatoj52° N, 3° U (mapo)51.698633469-3.05346994197Koordinatoj: 52° N, 3° U (mapo)
Areo125,6987 km² (12 570 ha) [+]

Loĝantaro91 075 [+] (2011)
Denseco724,55 loĝ./km² [+] [+]

Torfaen (Tero)
Torfaen (Tero)

Torfaen (Kimrio)
Torfaen (Kimrio)
DEC
Torfaen
Torfaen

Vikimedia Komunejo:  Torfaen [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Etimologio redakti

La nomo Torfaen devenas de la kimralingva vorto por "rokorompisto" kaj aludas al rivero, kiu fluas tra la distrikta teritorio: La nuna nomo de la rivero estas Afon Llwyd (en Esperanto "griza rivero").

Lokigo redakti

Torfaen sude limas al la urbo kaj distrikto Newport, oriente al la nuna distrikto Monmouthshire kaj okcidente respektive nordokcidente al la distriktoj Caerphilly kaj Blaenau Gwent.

Areaj karakterizaĵoj redakti

La regiono estas relative urbe strukturita kaj havas entute proksimume 91.000 loĝantojn. Aparte la sudo estas aro de kunkreskiĝintaj urboj. La nordo male havas pli da verdaĵo kaj tereno agrikulture utiligita, aparte ambaŭflanke de la strato al Blaenavon.

La administra centro de la regiono estas la urbo Pontypool centre de la areo. La administrejo estas unuflanke la Civitana Centro en Pontypool, aliflanke ankaŭ la Graflanda Centro (County Hall) en la pli suda urbo Cwmbran, kiun dividas la distriktoj Torfaen kaj Monmouthshire.

Vidindaĵoj redakti

Kvankam Torfaen estas relative eta distrikto, ekzistas pluraj menciindaj vidindaĵoj:

  • Pontypool Park estas la nomo donita al la antaŭa nobela rezidejo de Pontypool (nun mezelernejo) kaj la granda parko ĉirkaŭanta la rezidejon. En la parko - kiu havas pitoreskajn ĝardenajn pejzaĝojn kaj plurajn lagetojn - interalie troveblas civitana libertempa centro kaj sportaj instalaĵoj inkluzive de la trejnejoj de la loka futbala klubo.
  • La vendejaro "Cwmbran" (Cwmbran Shopping Centre) estas la plej larĝa subtegmenta merkatejo de Kimrio.

Partnera regiono redakti

La distrikto Torfaen (same al la najbara distrikto Monmouthshire aŭ Sir Fynwy) havas partnerajn rilatojn kun