Torko (el la latina: torquere = „turni“) estas kolringo malfermita antaŭe portita de keltoj dum "La Tène"-epoko kaj poste kiel honora insigno de romiaj soldatoj. Ĝi konsistas el dika ronda metalstango, simila al turnita kordo, plej ofte kun globoj aŭ bestkapoj ĉe la ekstremaĵoj kaj pli-malpi ornamita.

Ekzemploj redakti

 
la trezoro de Tayac en Ĝirondio, sudokcidenta Francio, trovita en 1893, konsistas el torko, pli ol 300 moneroj (jen nur kelkaj) kaj aldone pliaj eroj, ĉiuj el pura oro, de loka gaŭla nobelaro de la 2-a jarcento antaŭ nia erao

Bibliografio redakti

  • A. Furger-Gunti: Der Goldfund von Saint-Louis bei Basel und ähnliche keltische Schatzfunde. Zeitschr. Schweizerische Arch. und Kunstgesch. 39, 1982, 1-48.
  • J. Burns: Additional torc from Snettisham, Norfolk. PPS 37/1, 1971, 228-229.

Eksteraj ligiloj redakti